Károly Andreetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Andreetti
Persona informo
Naskonomo Andreetti Károly
Naskiĝo 22-an de marto 1878 (1878-03-22)
en Sóskút
Morto 8-an de majo 1949 (1949-05-08) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikistoarkitekto
vdr

Károly Andreetti [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andreetti Károly estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, parlamentano.

Károly Andreetti [1] naskiĝis la 22-an de marto 1878 en Sóskút, li mortis la 8-an de majo 1949 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Andreetti devenis el itala familio. Li frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris arkitektan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1900. Lia plej grava instruisto estis Frigyes Schulek. Post siaj studoj li estis privata arkitekto, tiutempe li kelkfoje studvoĝis en eksterlando. Li longe luis kalkominejon en Sóskút, kiu donis financan helpon. Dum la 1-a mondmilito li batalis, en 1915 li ekinstruis en la Reĝa Hungara Belarta Altlernejo. En la studjaro 1931 li estis nomumita rektoro. Inter 1931-1935 li estis parlamenta deputito, inter 1938-1943 li estis senatano. Li pensiuliĝis en 1944 kaj li redonis la minejon al la ŝtato. Li parolis germane, france, slovake, hungare, itale.

Lia monumento[redakti | redakti fonton]

  • Hősi emlék (1931, Sóskút) [2]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • lernejo de Sóskút prenis la nomon "Andreetti Károly" [3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.