Károly Attila Soós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Attila Soós
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de aprilo 1944(nun 1944-04-02)
en  Hungara reĝlando Nagyvárad
Lingvoj hungaraanglarusaserbokroata
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Károly Attila Soós [kAroj atila ŝOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Soós Károly Attila estas hungara ekonomikisto, politikisto, parlamentano, altlerneja instruisto.

Károly Attila Soós[1] naskiĝis la  2-an de aprilo 1944(nun 1944-04-02) en Nagyvárad (Nagyvárad, Hungara reĝlando, nuntempa Oradea en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Attila Soós maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1962, poste li akiris ekonomikan diplomon en Universitato Károly Marx en 1967. Post la diplomo li laboris en ekonomia instituto, ankaŭ en emerita statuso ekde 2013. Tamen pro la politiko jardeka interrompo okazis. Li kandidatiĝis (CSc) en 1992 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, post 2 jaroj li doktoriĝis en la universitato, li iĝis titulara docento en 1984 en Scienca Universitato Janus Pannonius, lia habilitiĝo okazis en 2009 same en Pécs. En la instituto li okupiĝis pri ekonomia vivo de Hungario, Jugoslavio kaj Sovetunio. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj li estis gastpreleganto en Francio kaj Usono.

Li edziĝis en 1975, lia edzino naskis 3 gefilojn en 1979, 1982 kaj 1986.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Károly Attila Soós estis aktiva politikisto en krepusko de la socialismo (1989) kaj li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1997, ankaŭ subministro (1994-1996). Depost 1997 li laboris eksterlande en banko, poste li revenis al la instituto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Terv, kampány, pénz. Szabályozás és konjunktúra ciklusok Magyarországon és Jugoszláviában. (ankaŭ disertaĵo, 1986)
  • Rendszerváltás és privatizáció. Elsődleges és másodlagos privatizáció Közép-Európában és a volt Szovjetunióban. (2009, ankaŭ angle)
  • Sarcolás különadókkal: bevételszerzés, populizmus és az „idegenek” kiszorítása. (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]