Kabineto Bittó
Aspekto
Kabineto Bittó | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Bittó | ||
Dum | 21-a de marto 1874 - 2-a de marto 1875 | |
Antaŭulo | Kabineto Szlávy | |
Sekvanto | Kabineto Wenckheim | |
Kabineto Bittó estis la kvara (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon nur unu jaron, ĉar la mandato finiĝis en 1875.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post abdiko de Kabineto Szlávy en 1874 la sekva ĉefministro estis sperta politikisto István Bittó, kiu sukcese formis unupartian registaron (tamen estis du esceptoj). Ĝenerale ne estis granda ŝanĝo inter la ministroj, ja ili estis konataj el la pli frua kabineto kiel partio de Ferenc Deák. La kabineto sukcese stabiligis la ekonomian situon de la lando pere de pli grandaj impostoj. Pro la mallonga tempo ne okazis ŝanĝoj inter la ministroj.
Listo de la membroj
[redakti | redakti fonton]- István Bittó – ĉefministro
- Gyula Szapáry – ministro pri enlandaj aferoj
- Kálmán Ghyczy – ministro pri financo
- Tivadar Pauler – ministro pri justico
- Béla Szende – ministro pri defendo
- Béla Wenckheim – ministro pri reĝaj aferoj
- Ágoston Trefort – ministro pri religio kaj eduko
- György Bartal – ministro pri agrikulturo, industrio kaj komerco
- József Zichy – ministro pri transporto kaj laboro
- Petar Pejačević senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] hungare
- hungare
- hungare
- hungare Arkivigite je 2014-12-15 per la retarkivo Wayback Machine