Kafeina citrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kafeina citrato
kafeina citrato
Plata kemia strukturo de la Kafeina citrato
kafeina citrato
Tridimensia kemia strukturo de la Kafeina citrato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Citrato de kafeino
Kemia formulo
C14H18N4O9
CAS-numero-kodo 69-22-7
ChemSpider kodo 6005
PubChem-kodo 6241
Fizikaj proprecoj
Aspekto kristalblanka senodora pulvoro
Molmaso 386,314 g·mol-1
Denseco 1,495g cm−3
Fandpunkto 173°C[1]
Bolpunkto 416°C
Ekflama temperaturo 205 °C
Acideco (pKa) 1,74
Solvebleco Akvo:Malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50) 356 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22
Sekureco S2
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H318, H319, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P330, P337+313, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kafeina citratoC14H18N4O9 estas ne steroida anti-inflama drogo. Citrato de kafeino estas ĉefe uzata en la traktado de apneoj por antaŭtempaj beboj. Kafeino aŭ ĝia derivaĵo el la citrata acido estas ankaŭ uzata en la traktado de spira deprimigo en adoltoj[4], per intramuskola aŭ intravejna administrado.

Kafeina citrato agas tiel efike kiel la kafeino mem, sed ĝi efikas pli rapide; ĝia rapido je dissociiĝo estas pli rapida ol tiu de la kafeino. Kafeina citrato ankaŭ estas uzata en la traktado de serioza "migrajno".[5] Kvankam la mekanismo pri agado de la kafeino en la apneo de beboj ne estas tute konata, diversaj hipotezoj estis kreitaj. Inter ili: (1) stimulado de la spircentro, (2) plibonigas rapide pulmo-ventoladon, (3) decreased threshold to hypercapnia, (4) kreskanta respondo al hiperkapnio aŭ respondo al la nivelo de CO2, (5) pliigas la skeletan muskolan tonon, (6) malpliigas la diafragman laceco, (7) pliigas la metabolan rapidon, kaj (8) pliigas la oksigenan konsumadon.

Kafeina citrato estas malmulte solvebla en akvo kaj etanolo sub media temperaturo. Ĝi estas iomete solvebla en DMSO kaj metanolo. Kromefikoj inkludas kreskantan movaktivecon, kreskajn korbatojn, gastrointestajn efikojn, kaj glukozan misreguligon. La uzo devas esti modera al pacientoj kun kor-, hepato- kaj ren- malsanoj aŭ al tiuj kiuj kun inklino al gastrointestaj sangadoj. Paralele, cafeina citrato povas uziĝi kiel aldona traktado en hundoj kun pneŭmonio.

La uzo de "cimetidino" kaj "ketokonazoloj" povas kreskigi la efikojn de la kafeina citrato.[6] Kafeino estas unu el la plej gravaj alkaloidoj uzataj en Medicino. Ĝiaj proprecoj, kiel stimulilo de la centra nervosistemo kaj sangocirkulado, kaj kiel diurezaĵo, igas ĝin tre efika terapeŭtikagento. Kaj la alkaloido kaj ĝiaj saloj, ekzemple, kafeina citrato, kafeino kaj natria benzoato, ktp, estas larĝe uzataj en Medicino.[7] Eblaj kromefikoj pro la uzo de kafeina citrato estas: apetito-perdo, vomado, diareo, stomako-ŝvelado, sango en la urino aŭ feĉoj, vindotuko pli malsekaj ol kutime, ŝvitado aŭ tremado, malforteco, dormemo, atakoj kaj konvulsioj.[8]

Kafeino estis malkovrita kaj unuafoje priskribita en 1819 de la germana kemiisto Friedlieb Ferdinand Runge, kaj laŭ la Listo de Endaj Kuraciloj priskribataj de la Monda Organizaĵo pri Sano ĝi estas la plej efika kaj sekura kuracilo necesa en iu sansistemo.

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

kafeino+citrata acidokafeina citrato

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]