Kainaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ biblia tradicio, la inventintoj de la muzikaj instrumentoj estis la filinoj de Kaino, la kainaj (Qainat) [1]. Tiel oni nomis la arabajn kantistinojn kaj muzikistinojn.

Ekde la fruaj tagoj de la islama imperio, virinoj estis la respondeculoj pri la muzik-komponado kaj interpretado, krom ke ili estis mem dancistinoj.

Sub la Omejada-regno de Damasko (661-750), la poezia tradicio de Mekkao kaj Medino estis konservita kaj riĉigita. En tiu epoko kreiĝis literaturaj salonoj kie renkontiĝis la plej popularaj elstaraj artistoj. Kaj kune kun ili renkontiĝis ankaŭ iamaj sklavinoj liberigitaj danke al la majstreco de siaj muzikartoj: ili estis la Qainat.

En la Omajada kaj Abasida politikaj periodoj, kelkaj el ĉi tiuj virinoj estis de nobelaj familioj. Sed kantado ne estis por la edukita klaso, do sklavaj virinoj kun belaj voĉoj estis devigitaj ekde tre juna aĝo ricevi la plej kompletan muzikan trejnadon. Ili devis lerni kanti kaj ludi fluton, liuton, rubabon, kaj tamburon kiuj estis la muzikaj instrumentoj uzataj en tiu tempo. Krome ili akiris profundajn sciojn pri gramatiko, poezio, kaligrafio kaj komponado.

Post kiam ili mastris ĉi tiujn artojn, oni al ili komisiis la trejnadon de aliaj junaj kainaj.

En multaj kazoj ili, akirinte sian liberecon, kreis siajn proprajn lernejojn kaj eĉ tutajn muzikajn orkestrojn. Kiel Jamila (m. 720), sklavino, kiu estis konata kiel “la reĝino de la kanto”, formis virinan orkestron de kvindek liutoj, kiuj akompanis ŝin al Mekkao, kune kun procesio de poetoj kaj muzikistoj de ambaŭ seksoj. Tio estis unu el la plej grandaj eventoj de la Omajada periodo.

La disvastiĝo de la araba muzika kulturo al ĉiuj anguloj de Arabio havas sian originon el la kutimo de kelkaj potencaj familioj. Ili sendis siajn instruitajn sklavmuzikistinojn al Mekkao aŭ Medino por akiri pli grandan prestiĝon kaj tiel avantaĝojn.

La Qainat ĉeestis en ĉiuj regionoj, en kiuj loĝis la araboj, kiel la Araba Duoninsulo, Sirio kaj Irako. Ili aperis en la palacoj de reĝoj kaj en la domoj de tribaj estroj kaj riĉaj homoj. Ili ankaŭ aperis en tribaj tendoj kaj trinkejoj. Ĝia akiro estis fonto de fiero por la beduenoj kie ajn ili estis.

La kainaj de Al Andalus havis, tamen statuson de liberaj virinoj kaj kelkaj estis de nobela naskiĝo.

La muziko, kiu je la komenco estis komponita en Al-Andalus, fine influis la stilon de muziko, kiu estis komponita en la plej nordaj duoninsulaj regnoj.

Malgraŭ la statuso kiel sklavoj aŭ eksaj sklavoj, la kainaj estis tre admiritaj virinoj, gravaj kaj respektindaj personecoj. Eĉ kelkfoje ili edziniĝis al kalifoj kaj aliaj regantoj.

Dum la kaliflando de al-Mutawakki, granda rivaleco disvolviĝis inter du elstaraj Qainat lernejoj: la lernejo de Oraib (797- 894); (Oraib estis konsiderata la plej grava muzikistino de la Abasida kalifato kaj la ĉefkantistino de klasika araba tradicio); kaj la lernejo de Shariyya. ( n. ĉirkaŭ 815) kiu estis fama kantistino de la plej romantika persa stilo.

Granda parto de iliaj vivhistorioj estas ekzemplo kiuj ampleksas plejmulton de la Qainat:

Ambaŭ estis venditaj kiel sklavoj je la aĝo de 6 -7 jaroj; ambaŭ estis escepte belaj kaj havis belegajn voĉojn; ambaŭ travivis en la haremoj de pluraj kalifoj konsideritaj kiel heredaĵoj, suferante punojn kaj humiliĝojn, dume iliaj kantoj kaj dancoj ĝuigis korteganojn…

Ambaŭ estis ege talentaj muzikistinoj, kiuj akirinte finfine siajn liberecojn fondis proprajn lernejojn. Ambaŭ estis komponistinoj de memorindaj melodioj.

Estas 21 000 melodioj atribuitaj al Oraib. Cent jarojn post ŝia morto ankoraŭ tiuj melodioj ĉeestis en la muzikaj repertuaroj kompilitaj de la teoriisto Yahyaib Ali, laŭ eksplicita deziro de la kalifo.

Oraib kaj Shariyya ofte aperis kune en publiko. Ambaŭ virinoj kantis antaŭ fidelaj fanatikuloj, kiuj senbride aklamis unun aŭ mallaŭdis la alian. Malmultaj kantistinoj ĝuis la prestiĝon kaj lojalecon de siaj publikoj dum siaj vivoj kiel Shariyya kaj Oraib.

Du libroj kolektas la nomojn de impona nombro da islamaj kantistinoj de la Omajada kaj Abasida periodoj: Libro de Kantoj (Kitab al-Agani de Abu Al Faraÿ Al Isfahaní - 897-967) kaj Libro de la inaj kantistoj (Kitab al-Qyian de Ibn al-Kalbi mortis en 819)

Multaj el tiuj nomoj aperas ankaŭ en “La Milo kaj Unu Noktoj”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tierney, Helen (1989). Women's Studies Encyclopedia: Literature, arts, and learning. Greenwood. p. 210. ISBN 9780313310737. In pre-Islamic Arabia, music was practiced mainly by women, especially by singing girls (qainat)

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 21 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.