Kalvinana preĝejo (Szamosújlak)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Szamosújlak
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Szamosújlak
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Szamosújlak
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szamosújlak
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas la unusola historia monumento en Hungario, en vilaĝo Szamosújlak.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika katolika preĝejo estis konstruita en 1329. La vilaĝanoj kalviniĝis en la meza 16-a jarcento. Post jaroj, eĉ jardekoj la loĝantoj kverelis pro la konstruaĵo. la kalvinanoj trakonstruis la preĝejon laŭ puritanismo, poste la katolikoj rekonstruis ĝin. Tio ripetiĝis ofte, la freskoj kaj la altaroj plene neniiĝis. Fine la kalvinanoj akiris la konstruaĵon, ili trakonstruis ĝin en 1842. En 1857 oni konstruis turon el ligno, kiu cindriĝis en 1865. Post 2 jaroj la preĝejo mem estis renovigita, samtempe apude sonorilostablo estis konstruita. Inter 1992 kaj 1996 la konstruaĵo ricevis novan tegmenton, poste ankaŭ la plena preĝejo renoviĝis. Pro tiu laboro la konstruaĵo ricevis premion "Europa Nostra".

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto en rando de la vilaĝo. En la korto apud la preĝejo situas la menciita sonorilostablo. En mezo de la fasado la enirejo funkcias, super la pordo alero estas videbla. La navo formas brikon, ekstere ĝi estas apogata per pilieroj. La absido estas oklatera. Sub la preĝejo estas mezepoka tombo. Ankaŭ kvadrata sakristio aliĝas la la navo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.