Kalvinana preĝejo (Balatonalmádi)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Balatonalmádi
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonalmádi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Dato de konsekro 1958
Konsekrinto Elemér Győry
Arkitektura priskribo
Konstruado 19551956
Specifo
Enhaveco 150 sidlokoj
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Balatonalmádi (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de turkoj jam vivis kalvinanoj en la tiama vilaĝo Almádi. Tamen oni parolas pri kalvinana vivo nur en la 20-a jarcento. Filia grupo estis fondita en 1925 kaj oni fondis kunparoĥon (kun Balatonfűzfő) en 1942. La diservoj okazis en diversaj ĉambroj. Intertempe la kalvinanoj aĉetis vendejon en 1938. En 1944 oni komencis trakonstrui la vendejon konvena al kirko, sed en la sekva jaro bombo faris detruojn. Post la rekonstruaj laboroj oni konstruis sonorilostablon kaj oni aĉetis 2 sonorilojn en 1948. Turo estis konstruita al la iama vendejo inter 1955-1956, samtempe ankaŭ la domo estis pligrandigita. Paroĥo estis konstruita apud la kirko en 1991. La orgeno estis donaco el Nederlando en 1995. Plenaj renovigaj laboroj okazis en 2001, poste lanecesaj laboroj estis faritaj en 2018. La apuda vilao estis akirita (estonta kunvena halo) en 2015.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas korto en mezo de la urbo. La turo estis konstruita el ruĝkoloraj lokaj ŝtonoj. La navo estas simpla, same interne la instalaĵoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.