Kalvinana preĝejo (Fehérgyarmat)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de Fehérgyarmat
Kalvinana kirko en Fehérgyarmat
Kalvinana kirko en Fehérgyarmat
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fehérgyarmat
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Dato de konsekro 1486 (katolika); 2003 (kalvinana)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko
Konstruado
Specifo
Alto 37 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Fehérgyarmat.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1479 Stefano Báthori kaj Paŭlo Kinizsi venkis la turkojn. Tiu (komence katolika) preĝejo estis konstruita pro la granda venko. Ekde la 1560-aj jaroj la loĝantoj jam sekvis la kalvinismon, ili transprenis la konstruaĵon kaj trakonstruis ĝin. En 1672 la katolikoj reokupis la kirkon, sed en 1683 la kalvinanoj rericevis ĝin. Inter 1766-1794 la konstruaĵo estis pligrandigita, plejparto de la goziko malaperis. Ankaŭ la mebloj estis ŝanĝitaj al novaj. La orgeno ekfunkciis en 1869, sed en 1910 pli moderna muzikilo alvenis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. En la korto oni konstruis tre modernan kirkon havanta la nomon "Preĝejo de la 3-a jarmilo". Fasado de la malnova kirko konsistas preskaŭ el kvadrata turo. Malsupre kaj meze estas videbla la enirejo. La navo estas nur iomete pli larĝa, ol la fasado. La longa navo finiĝas en plurangula absido. Interne ligna galerio troviĝas. La predikejo estas baroko el la 18-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.