Kalvinana preĝejo (Kisszekeres)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Kisszekeres
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kisszekeres
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Kisszekeres.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj supozas, ke la unua (nature katolika) preĝejo en tiu loko estis konstruita en la 12-a aŭ en la sekva jarcento. En la malfruaj 1400-aj jaroj en la sama loko estis konstruita la nun videbla kirko. Proksima riĉulo profitis la kirkon ankaŭ kripto, memortabulo pri li estas videbla ekstere. Oni ne konstruis turon pro la militado, sed oni konstruis apartan sonorilturon el ligno. En 1530 la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj sekvis la kalvinismon. La kalvinanoj kaj ekstere kaj interne trakonstruis la konstruaĵon laŭ la kalvinana rito. Ekde la 17-a jarcento oni metis seĝojn en la navon, pli frue la loĝantoj staris. Inter 1988 kaj 1998 arkeologia esplorado, poste rekonstruado okazis. Laŭeble oni rekonstruis la mezepokan formon, eĉ la iam forigita sakristio estis rekonstruita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria kaj tre simpla, krom la muro nur la enirejo estas videbla. Aliaj enirejoj funkcias ankaŭ flanke. La absido estas plurlatera. Supra ornamriĉa parto de la predikejo estis farita en 1771. Laŭ la kutimo interne galerio troviĝas por la fraŭloj. La muroj estas blankaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.