Kampara komunumo (Finnlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kampara komunumo (finne maalaiskunta, svede landskommun) estis antaŭe la plej ordinara komunumotipo de Finnlando. Ĝi fariĝis en 1865, kiam komencis ne-eklezia komuna administro en kamparo. Ĝi malaperis en 1977. Iuj kamparaj komunumoj en Finnlando havis nomon, kio konsistis el genitivo de najbara urbo aŭ kampurbo kaj maalaiskunta/landskommun. Estis ebla ankaŭ, ke komunumo, kies finna nomo inkludis la vorton maalaiskunta, havis svedan nomon, kio ne inkludis vorton landskommun. Nun plejparto de tiaj komunumoj estas ligita al najbara urbo.

Cetere parto de tiaj komunumoj estis perditaj profite al Sovetunio en la vintra milito de 1940 kaj tiuj komunumoj prenis novan nomon.

Kvankam la administra komunuma pozicio kampara komunumo malaperis en 1977, plu en 2000-aj jaroj iuj komunumoj de Finnlando laŭ tradicio havis tian nomon. La lasta komunumo, kiu havis tian nomon, estis Kampara komunumo de Jyväskylä.

Komunumoj, kiuj uzis vorton maalaiskunta/landskommun en sia nomo[redakti | redakti fonton]