Kantosturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kantosturno
Kantosturno
Kantosturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Aplonis
Specio: 'A. cantoroides'
Aplonis cantoroides
(Gray, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kantosturno Aplonis cantoroides estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis. Ĝi estas indiĝena de Novgvineo kaj mezgranda (20 cm longa) sturno. Ĝi povus formi superspecion kun Tanimbara sturno, A. crassa. Ĝi estas monotipa.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Kantosturno havas brilan nigran plumaron kaj brilajn ruĝajn irisojn. Nematuruloj estas pli palaj, kun striecaj subaj partoj kaj brunaj irisoj. Ili distingeblas el la Metalosturno pro mi mallonga kaj kvadrata vosto kaj pro pli dikaj bekoj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Kantosturnoj troviĝas en Novgvineo kaj kelkaj apudaj insuloj nome la Bismarkoj, Admiraltoj kaj Salomonoj. Oni vidis ilin ankaŭ ĉe la insuloj Boigu kaj Saibai, de Kvinslando, teritorioj de Aŭstralio en nordokcidenta Toresa Markolo. Ili loĝas en arbarbordoj, ĝardenoj kaj kultivataj areoj kun arboj, urbaj areoj kaj kokosĝardenoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas figojn kaj aliajn mildajn fruktojn, kaj foje insektojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en arbotruoj, klifoj kaj konstruaĵoj, ofte kolonie; la ino demetas 2-3 palbluajn ovojn.

Alvoko[redakti | redakti fonton]

La alvoko estas ripetata, altatona, subentrenata fajfo. Ties altatoneco ĉeestas ankaŭ en aliaj sturnedoj, sed elstare ĉe tiu ĉi specio, de kio ricevas la nomon, ankaŭ en la latina scienca nomo.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Kiel specio de granda teritorio kaj sen pruvo de malpliiĝo de populacio, ĝi estas konsiderata kiel Malplej zorgiga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Beehler, Bruce M.; & Finch, Brian W. (1985). Species Checklist of the Birds of New Guinea. RAOU Monograph No.1. Royal Australasian Ornithologists Union: Melbourne. ISBN 0-9599823-2-9
  • Beehler, Bruce M.; Pratt, Thane K.; & Zimmerman, Dale A. (1986). Birds of New Guinea. Wau Ecology Handbook No.9. Princeton University Press. ISBN 0-691-02394-8
  • BirdLife International. (2006). Species factsheet: Aplonis cantoroides. Elŝutita el http://www.birdlife.org la 4an de februaro 2007
  • Coates, Brian J. (1990). The Birds of Papua New Guinea. Vol.II: Passerines. Dove Publications: Alderly, Queensland. ISBN 0-9590257-1-5
  • Higgins, P.J.; Peter, J.M.; & Cowling, S.J. (eds). 2006. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 7: Boatbill to Starlings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553996-6