Kapelo Johano Nepomuka (Gödöllő)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Sankta Johano Nepomuka
Kapelo Sankta Johano Nepomuka
Kapelo Sankta Johano Nepomuka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gödöllő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Gödöllő
Dato de konsekro 1749
Konsekrinto it:Michele Carlo Althann
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17461749
Specifo
Ligiloj
vdr

La kapelo Sankta Johano Nepomuka estas romkatolika historia monumento en urbo Gödöllő (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko origine Kalvinana preĝejo (Gödöllő) funkciis ekde 1657, sed ĝi estis malkonstruita fare de Antal Grassalkovich (krongardisto) en 1744. Nova alo de Kastelo de Gödöllő estis konstruita (1746–1749), kie katolika preĝejo (konata ankaŭ kapelo) trovis lokon. Jam en 1751 Maria Tereza de Aŭstrio partoprenis la diservon. La kastelo kapelo estis filio de Isaszeg, tamen ekde 1769 ĝi ricevis kvazaŭparoĥan rajton kaj kapucenoj de Máriabesnyő faris la servojn. En 1811 diocezaj pastroj transprenis la servojn. En 1838 renovigaj laboroj okazis. La orgeno estis kreita en 1886, trakonstruita en 1944. Ekde 2007 la nova Preĝejo Sankta Triunuo (Gödöllő) trasprenis la eklezian (katolikan) taskon. En 2014 la nepre necesaj renovigaj laboroj estis faritaj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo estas parto de la menciita kastelo, la ĉefenirejo estas alirebla el la trotuaro, sed la magnata ejo estas alirebla ankaŭ rekte el la kastelo. La fasado estas kvazaŭ simetria, ties teretaĝa parto estas 3 pordoj, sed nur la dekstra funkcias, la aliaj du estas enmuritaj. Sur la etaĝa parto estas 3 fenestroj, pli supre 3 rondaj fenestroj, el kiuj 2 estas enmuritaj. Super la navo kupolo altiĝas, turo ne ekzistas. Interne super la altaro estas baldaĥino staranta sur 4 marmoraj kolonoj. La ĉefaltara bildo pentrita en la 18-a jarcento prezentas Johanon Nepomukon. Nepre menciindas la maloftaj 2 predikejoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.