Karel Otčenášek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karel Otčenášek en la 2007-a jaro
blazono ĉefepiskopa

Karel OTČENÁŠEK (naskiĝinta la 13-an de aprilo 1920 en České Meziříčí/Distrikto Rychnov nad Kněžnou, mortinta la 23-an de majo 2011 en Hradec Králové) estis ĉeĥa romkatolika episkopo de Hradec Králové. En 1998 li nomumiĝis fare de papo Johano Paŭlo la 2-a persone ĉefepiskopo. Li estis aĝe la plej maljuna ano de la monda episkoparo, post la nordkorea ekleziulo Francisko Hong Yong-ho.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de radfaristo li frekventis ekde 1931 la ĉefepiskopan gimnazion en Prago. En 1939 li komencis studon de teologio en Hradec Králové. Eĉ antaŭ la eksplodo de la Dua mondmilito sendis lin lia episkopa moŝto Mořic Pícha Romon je studoj. Tie li studentis ĉe la pontifika kolegio Nepomucenum licencion kaj estis ordinita sacerdoto la 17-an de marto 1945.

Reveninte patrujen li estis helppastro en Týnec nad Labem/Distrikto Kolín, Horní Roveň apud Pardubice kaj en Žamberk. Ekde oktobro 1949 li estis vica estro de la porpastra seminario de Hradec Králové kiu jam en la 1950-a jaro malfermiĝis fare de la komunistoj. Post kiam episkopo Mořic Pícha ekde la komenco de 1950 estis malliberigita ĝuste en rezidejo sia kaj ne plu povis aktive episkopi li ordinis kun permeso de papo Pio la 12-a la nur 30 jaraĝan Otčenášek episkopo en la 30.5.1950, en la episkopa privata kapelo Sankta Karlo Boromeo. Samtempe lia papa moŝto nomumis Otčenášek titulara episkopo de Ĥersoniso sur Kreto kaj helpepiskopo de Hradec Králové. Li estis kuraĝigita ja gvidi kie kaj kiam necesus en la diocezo.

Persekuto[redakti | redakti fonton]

Pro ke la ordinacio iĝis kaŝe kaj sen permeso de la ŝtataj aŭtoritatoj la komunistoj malliberigis Otčenášek kaj venigis lin en 1951 en la specialan porpastran kaj pormonaĥan internigejon en eksa monaĥejo en Želiv. Post nesukcesa cerbolavado Otčenášek estis transmetita en 1953 al la pridemando-prizono de Pardubice. En 1954 li estis kondamnita je 13 jaroj pro ŝtatperfido, en parodia proceso post pridemandadoj, izoliteco, psika kaj fizika premoj. La sekvantajn jarojn li pasigis en prizonoj de Hradec Králové, Mírov, Leopoldov kaj alie. Eĉ post amnestio en majo 1962 li ne rajtis denove animzorganti laboronte ĝis 1965 en laktejo en Opočno.

Post interveno papa li rajtis ekde 1965 denove sacerdoti en Trmice observate daŭre de la kaŝpolicanoj. Ankaŭ forlaso de la loko al li ne estis permesata. Dum la politika degelo sub Alexander Dubček li deĵoris inter 1968 kaj 1973 en sia diocezo kiel paroĥestro de Plotiště nad Labem (urbokvartalo de Hradec Králové). Malgraŭ plena jura rehabilitiĝo lia laboro ekde 1973 denove estis restriktita. Do Otčenášek devis reiri en la negrandurban ĉirkaŭaĵon je Trmice.

Episkopeco[redakti | redakti fonton]

Nur post la Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 Otčenášek povis transpreni sian episkopan tronon por kiu li estis ordinita ne tute kvar dekojn da jaroj pli malfrue. La oficialan ekdeĵoron en la 27.1.1990 partoprenis i.a. prezidanto Václav Havel kaj la pariza arkiepsikopo Jean-Marie Lustiger.

Episkope li ege engaĝiĝis revivigi la spiritan vivon. Ankaŭ pri la necesaj restaŭradoj de kirkoj, kapeloj kaj paroĥestrejoj li tre zorgis. Kun financa subteno de la aŭstra diocezo de St. Pölten eblis resplendigi la porepiskopan palacon. En al iama kolegio de la jezuitoj enstaliĝis centro pri kulturo, animzorgado kaj evangelizado: ĝin oni nomis laŭ la landa sanktulo Adalberto el Prago Nové Adalbertinum. Aliaj sponsoroj venis el Aŭstrujo, Germanujo kaj la svisa kantono Turgovio. La en 1992 fondita episkopa gimnazio ricevis la nomon de la surloka jezuito Bohuslav Balbín.

Otčenášek konsekris sian helpepiskopon Josef Kajnek (1992) kaj sian posteulon Dominik Duka (1998) kaj ĉeestis la kunan konsekron de la helpepiskopoj de Olomouc, Jan Graubner kaj Josef Hrdlička en aprilo 1990.

Post retiriĝo[redakti | redakti fonton]

Pro maljunuleco li retiriĝis en septembro 1998. Ĝismorte li estis estro de la komisiono Justico kaj paco de la ĉeĥa episkoparo kaj engaĝiĝs pri rekompencoj por maljuste persekutitaj kaj kondamnitaj sekularaj respektive ordenaj pastroj, monaĥinoj kaj politikaj prizonuloj. Krome li invitis ilin surpaperigi la spertojn en la libroserio Kaminky.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1995: Masaryk-ordeno (unua klaso)
  • 1998: persona titoliĝo de arkiepiskopo laŭ papa privilegio
  • ora medalo de Universitato de Karolo
  • 2000: honora ano de la praga katolika studenta korporacio KStV Pragensis kies fondon li estis antaŭenigita

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mosaiksteinchen. Kleine Zeugnisse über die Christenverfolgung in der Zeit der kommunistischen Totalität und über ihre Bemühungen um die Freiheit und das Wohl des Vaterlands. Traduko fare de Wilhelm Sitte. Unua eldono, Bistum Hradec Králové, Hradec Králové 2004, ISBN 80-239-2992-5

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]