Karl Ove Knausgård

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Ove Knausgård
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1968 (1968-12-06) (55-jaraĝa)
en Oslo
Lingvoj norvegaangla vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater Universitato de Bergen • Kristiansand Cathedral School vd
Familio
Edz(in)o Linda Boström Knausgård vd
Profesio
Okupo romanisto • aŭtobiografo • verkisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • aŭtobiografio vd
Verkado
Verkoj My Struggle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Ove Knausgård (naskita la 6an de decembro 1968 en Tromøya en Arendal) estas norvega verkisto kiu loĝas en Svedio [1].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis arton kaj literaturon ĉe la Universitato de Bergen. Inter 1999 kaj 2002 Knausgård estis kunredaktoro de Vagant, norvega literatura revuo fondita en 1988. Ĝis 1999 la revuo funkciis en Oslo kaj ekde tiam en Bergen. Knausgård publikigis en la revuo artikolojn pri la verkado de Don DeLillo kaj la Dia Komedio de Dante same kiel profundajn intervjuojn kun norvegaj verkistoj.

En 2010, li fondis libroeldonejon, "Pelikanen" kun sia frato. La eldonejo eldonis, interalie, la verkaĵoj de Peter Handke kaj Stieg Larsson.

Verkado[redakti | redakti fonton]

La debutverkaĵo de Knausgård, romano nomita Ekster la mondo ( Ute av verden ), estis publikigita en 1998. La romano gajnis la Norwegian Literature Critics Award. Tio estis la unua fojo en la historio de la premio ke ĝi estis aljuĝita al debutverkaĵo. Lia dua novelo, En Tid for Alt, verko kies nomo estas prenita el la libro de Kohelet - "Por ĉiu estas sia tempo kaj tempo por ĉio"), rakontas la historiojn de anĝeloj sur la tero enplektite en la intrigojn de bibliaj rakontoj. La libro gajnis plurajn premioj kaj estis nomumita por la Nordic Literature Council Award kaj la Dublin International Literary Award. La New York Review of Books nomis la libron "stranga, akra, mirinda" [2].

Serio "Mia Lukto"[redakti | redakti fonton]

La du antaŭaj libroj de Knausgård‏ estis kritike aklamitaj, sed lia aŭtobiografia libroserio, Min Kamp (mia lukto), publikigis sian nomon ĉie en Norvegio [3]. La serio inkluzivas ses librojn, estis publikigita inter 2009 kaj 2017 kaj estis komerca sukceso, vendante ĉirkaŭ duonmilionon da kopioj en Norvegio [4], estante tradukita en 22 lingvojn kaj kaŭzante multan polemikon. La persona malkovro de Knausgård - lia persona vivo, lia rilato kun lia domina kaj perforta patro, la priskribo de liaj familianoj kaj amikoj - estis renkontita kun kritiko en la konservativa norvega lutera socio. Eĉ la nomo de la serio, kiel la nomo de la libro de Hitler, Mein Kampf, provokis kritikon.

En intervjuo kun sia unua edzino, Tonje Aursland, kiu aperas en kelkaj el la libroj de la serio, Knausgård konfesis ke li faris "faŭstan interkonsenton" - li atingis literaturan, komercan kaj kritikan sukceson, sed oferis siajn bonajn rilatojn kun amikoj kaj familio [5].

Post "Mia lukto"[redakti | redakti fonton]

En 2011, Knausgård konsultis por projekto de bibliaj tradukistoj en la norvegan [6]. En 2013, li publikigis kolekton de artikoloj, "America of the Soul: Writings, 2003-1996" (Sjelens Amerika) kaj komencis adapti sian libron "Ekstere ded la Mondo" en filmon [7].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Ute av verden – romano (1998)
  • En tid for alt – romano (2004)
  • Min kamp – romanserio (2009–2011)
  • : Min kamp. Første bok – romano (2009)
  • : Min kamp. Andre bok – romano (2009)
  • : Min kamp. Tredje bok – romano (2009)
  • : Min kamp. Fjerde bok – romano (2010)
  • : Min kamp. Femte bok – romano (2010)
  • : Min kamp. Sjette bok – romano (2011)
  • Alt som er i himmelen (kun Thomas Wågeström) – fotoverkaĵo (2012)
  • Sjelens Amerika – eseoj (2013)
  • Nakker (kun Thomas Wågeström) – fotoverkaĵo (2014)
  • Hjemme/Borte (kun Fredrik Ekelund) – brev (2014)
  • Om høsten – (2015)
  • Om vinteren – (2015)
  • Om våren – (2016)
  • Om sommeren – (2016)
  • Så mye lengsel på så liten flate – (2017)
  • I kyklopenes land – eseoj (2018)
  • Fuglene under himmelen – novelo (2019)
  • Morgenstjernen – romano (2020)
  • Skogen og elva. Om Anselm Kiefer og kunsten hans – (2021)
  • Ulvene fra evighetens skog - romano (2021)
  • Det tredje riket - romano (2022)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl Ove Knausgaard interview The New Republic 8 April 2014
  2. Ingrid D. Rowland, "The Primordial Struggle," The New York Review of Books, 14 October 2010.
  3. Karl O. Knausgaard. Arkivita el la originalo je 7 October 2012. Alirita 6 December 2012. Arkivigite je 2012-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Høye salgstall for Karl Ove Knausgård i Sverige / Pressemeldinger / Presse / Hovedsiden – Forlaget Oktober (norvege). Oktober.no (29 January 2012). Alirita 15 June 2012.
  5. Knausgård burde være glad, En la norvega gazeto Dagbladet, la 3an de oktobro 2010
  6. Bibel 2011. www.nlm.no. Arkivita el la originalo je 24 December 2014. Alirita 3 October 2012. Arkivigite je 2014-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Nina Berglund (4 September 2013): "Knausgaard cancels all appearances", Views and News from Norway; retrieved 7 November 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]