Karol Pazúr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karol Pazúr
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1917 (1917-02-26)
en Krompachy
Morto 25-an de aprilo 1976 (1976-04-25) (59-jaraĝa)
en Banská Bystrica
Mortokialo cirozo
Okupo
Okupo intelligence officer • soldato • bindisto • bank officer
vdr

Karol Pazúr (* 26-an de februaro 1917) estis slovaka raportisto, soldato kaj militkrimulo, ĉefa iniciinto de masakro sur Svedaj ŝancoj.

Lia kariero dum la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito Karol Pazúr agadis unue en gvardioj de Hlinka, poste ĉe Slovaka rapida divizio, batalanta en Sovetunio sur flanko de Tria regno. Kiam li falis en militkapitecon de Ruĝa Armeo (1943), li fariĝis rapide entuziasmiĝinta komunisto kaj li lasis sin enviciĝi inter membrojn de nove estiĝantaj ĉeĥoslovakaj taĉmentoj. Kiel oficiro kaj raportisto li agadis poste ĉe la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso ĉeflanke de Bedřich Reicin.

Masakro sur Svedaj ŝancoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Masakro sur Svedaj ŝancoj.

Post ties disigo en majo de 1945, li restis kiel leŭtenanto de defenda raportistaro ĉe Ĉeĥoslovaka armeo. Ŝajnas, ke li konsideris sian pasintecon kiel problemo kaj ke li tial maksimume klopodis plibonigi sian reputacion per persekutado de germanoj post la milito. Kulminon de lia klopodo prezentis iniciado kaj organizado de "masakro sur Svedaj ŝancoj", en kiu li lasis komune kun kleriga oficiro Smetana murdi 265 "germanojn" (estis inter ili ankaŭ slovakoj), en absoluta plimulto virinojn, infanojn kaj maljunulojn (estis inter ili eĉ kelke da beboj, el kiuj Pazúr likvidis persone). Pli posta eplorado ne pruvis, ke la murditoj (post sia morto plie ŝtelitaj pri ĉio, kio havis ian prezon) aktive subtenus naziismon, kiel Pazúr asertis, nur kelkaj el ili estis membroj de gvardio de Hlinka (kio tamen restadis ankaŭ Pazúr). Oni konstatis ĉe 30 el ili slovakan naciecon, ĉe kelkaj eĉ rezistmovadan pasintecon.

Rezulto de klopodoj pri punigo[redakti | redakti fonton]

Pazúr longtempe eskapis al puno, senpere post la masakro li estis eĉ avancita. Komandanto de ĉeĥa soldata administracio en Přerov senpere post okazo de la masakro klopodis haltigi lin, sed post tio, kiam Pazúr identiĝis al suboficiro de NKVD per legitimilo de DR (defenda raportistaro), li povis malgraŭ tio libere foriri. Komandanto de la soveta garnizono en Přerov ja donis ordonon por aresti lin, sed Pazúr estis jam tiutempe ekster lia jurisdikcio. La afero estis esplorita, dokumentita kaj longe nesolvata. Sed en la jaro 1947 justeco atingis Pazúron: li estis arestita kaj antaŭ soldata juĝo en Bratislavo kondamnita al sep kaj duono de jaroj de malliberigo. Li revokis sin kontraŭ la verdikto. Li proklamis, ke tia estis la tempo, ke li agis pro patriota devo kaj ke la proceso kun li estas politika kaj ties celo estas damaĝi komunistan partion. Al demando, kial li lasis mortigi eĉ virinojn kaj infanojn, kiujn li pro neniu kunlaboro kun la naziismo eĉ ne povis suspekti, li proklamis, ke "li ne sciis, kion alian fari kun ili, kiam li lasos pafmortigi la virojn".

Pro la revoko Pazúr ne helpis sin - La Supera juĝo en Prago kondamnis lin al 20 jaroj de malliberigo, eĉ spite al intervenoj de Bedřich Reicin. Sed Reicin eĉ ne poste forgesis sian amikon kaj tuj post februara revolucio (en 1948) li komencis aranĝi lian tralason. Unue Klement Gottwald malaltigis pro rekomendo de Reicin la punon de Pazúr je 10 jaroj, post kio sekvis plua malaltigado kaj mildigado de la puno. Pazúr pasigis en la malliberejo fine fakte nur proksimume unu jaron. Soldata prokuratoro Anton Rašla, kiu penigis senmezuran penon, por ke li venigu Pazúron antaŭ la juĝo kaj punu lin, estis dum komunisma reĝimo kondamnita en politika proceso kaj kelke da jaroj malliberigata.

Heroo de kontraŭnazia rezistmovado[redakti | redakti fonton]

Post la tralaso atendis Pazúron kiel heroon de kontraŭnazia rezistmovado lukraj ŝtataj postenoj kaj li ricevis vicon de medaloj. En la 60-aj kaj la 70-aj jaroj Pazúr agadis en la plej superaj funkciulaj postenoj de Asocio de kontraŭnaziaj batalantoj. Samtempe li estis agento de StB.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]