Karolos Papulias
Aspekto
Karolos Papulias (greke Κάρολος Παπούλιας) estis greka politikisto. Li naskiĝis la 4-an de junio 1929 en Ioanino kaj mortis la 26-an de decembro 2021 en Ateno. De la 12-a de marto 2005 ĝis la 13-a de marto 2015 li estis la ŝtata prezidanto de Grekio.

