Kartvelio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartvelio en la Olimpikoj

Flago de Kartvelio
IOK-kodo  GEO
NOK Kartvela Olimpika Komitato
Retejogeonoc.org.ge kartvele
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Information icon.svg
vdr

Kartveliaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis kadre de la teamo de Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio. Aldone, en la Somera Olimpiko 1992 ili partoprenis en Olympic flag.svg Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio – en vintro ili tiujare ne partoprenis. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala kartvelia teamo partoprenas la olimpikojn. Kartvelaj atletoj ĝis inkluzive de la jaro 2022 gajnis entute 40 medalojn, plejparte en luktado, ĵudo kaj halterlevo.

La Kartvela Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1989 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Atlanta, Olympic rings near stadium.jpg

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 34 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Giorgi Kandelaki (გიორგი კანდელაკი).

La teamo atingis Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 68-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Sydney Opera House Sails.jpg

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 36 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Giorgi Assanidze (გიორგი ასანიძე).

La teamo atingis Bronze medal.svg 6 bronzajn medalojn kaj fine havis la 68-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Olympic flame at opening ceremony.jpg

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 32 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Zurab Zviadauri (ზურაბ ზვიადაური).

La teamo atingis Gold medal.svg 2 orajn kaj Silver medal.svg arĝentajn medalojn kaj fine havis la 32-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Spectators of 2008 Summer Olympics 1.jpg

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 35 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ramaz Nozadze (რამაზ ნოზაძე).

La teamo atingis Gold medal.svg 3 orajn, Silver medal.svg 2 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 26-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2012 Summer Olympics text logo.svg
Avtandil Ĉrikiŝvili (en blanka vestaĵo) en la Somera Olimpiko 2016

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 34 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nino Salukvadze (ნინო სალუქვაძე).

La teamo atingis Gold medal.svg 1 oran, Silver medal.svg 2 arĝentajn kaj Bronze medal.svg 3 bronzajn medalojn kaj fine havis la 39-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Rio 2016 logo.svg

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 40 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Avtandil Ĉrikiŝvili (ავთანდილ ჭრიკიშვილი) en la malferma ceremonio kaj Laŝa Talaĥadze (ლაშა ტალახაძე) en la ferma.

La teamo atingis Gold medal.svg 2 orajn, Silver medal.svg arĝentan kaj Bronze medal.svg 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 38-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2020 Summer Olympics text logo.svg

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 35 kartveliaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Nino Salukvadze (ნინო სალუქვაძე) kaj Laŝa Talaĥadze (ლაშა ტალახაძე) en la malferma ceremonio kaj Gogita Arkania (გოგიტა არქანია) en la ferma.

La teamo atingis Gold medal.svg 2 orajn, Silver medal.svg 5 arĝentajn kaj Bronze medal.svg bronzan medalojn kaj fine havis la 33-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

En Vintraj Olimpikoj la kartvelia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.

Vintra Olimpiko 1994.svg

1994[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 5 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Zurab Ĝiĝiŝvili.

la kartvelia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010

1998[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sofia Aĥmeteli (სოფია ახმეტელი).

2002[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Sofia Aĥmeteli (სოფია ახმეტელი).

2006[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 3 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vaĥtang Murvanidze en la malferma ceremonio kaj Iason Abramaŝvili en la ferma.

2010[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 8 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Iason Abramaŝvili en la malferma ceremonio kaj Elene Gedevaniŝvili en la ferma.

Sochi 2014 (Emblem).svg

2014[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nino Tsiklauri en la malferma ceremonio kaj Elene Gedevaniŝvili en la ferma.

PyeongChang 2018 Winter Olympics.svg

2018[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Morisi Kvitelaŝvili.

2022 Winter Olympics logo.svg

2022[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 9 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Morisi Kvitelaŝvili kaj Nino Tsiklauri en la malferma ceremonio kaj Luka Beruvala en la ferma.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]