Kaserol-protesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaserolumado en Bonaero.
Kaserolumado en Santiago de Chile.
Kaserolumado en Karakaso en 2013.

Kaserol-protestoKaserolumado, el la hispana de Sudameriko Cacerolazo — aŭ cacerolada en Hispanio, kaj caceroleadacaceroleo aliloke — estas tipo de manifestacio en kiu la manifestaciantoj montras sian malkontenton pere de bruo ritma (tipe per frapado al kaseroloj aŭ ties kovriloj), ĉu je difinita horo antaŭinterkonsentita aŭ spontane. La manifestaciantoj povas partopreni el hejme sen neceso koncentriĝi en difinita loko, per memmontrado tra fenestroj aŭ balkonoj aŭ ĉe la pordoj, kaj bruigante ritme la plej ĉiutagajn ilojn aŭ kuirilojn por montri ankaŭ ĉiutagecon kaj pacemon, diference de aliaj manifestacij surstrataj kiuj povas inkludi atakon al polico, bankoj, institucioj ktp.

Tiu agado povas esti kunvokita de neoficiala grupo de personoj spontane, aŭ responde al alvoko de politika partio aŭ alia tipo de organizaĵo, ĝenerale kontraŭ registaro aŭ kontraŭ difinitaj decidoj aŭ politikoj registaraj, kaj plej rare pro iu kampanjo.

Ekde la unuaj kaserolumoj registritaj, kiuj okazis en Ĉilio inter 1971 kaj 1973, tiu tipo de protesto okazis ĉefe en Sudameriko, kvankam poste okazis ankaŭ en Hispanio, kie ĝi estas nomata cacerolada, kaj en Italio. Tiuj estis la ĉefaj kaserolumoj registritaj laŭ landoj kaj jaroj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]