Saltu al enhavo

Kastanjeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastanjeto
Kiel teni kastanjeton

Kastanjeto[1], (el la hispana Castañuelas = kaŝtanetoj) estas idiofona muzika instrumento tipa de la folklora muziko de Hispanio, Portugalio kaj Italio.

Ĝi estas emblemo de la Flamenko.

Kastanjeto konsistas el du rondaj, konkavaj platetoj el ligno au eburo, garnitaj de elstaraĵo, traboritaj de du aŭ tri truoj, tra kiu pasas ŝnureto kunliganta ilin, la du konkavaj partoj unu kontraŭ la alian.

La kastanjetoj estis kreitaj de la Fenicoj, antaŭ tri jarmiloj, kaj enkondukita en la mediteraneajn landojn dum iliaj komercaj vojaĝoj.

Oni tradicie uzas du kastanjetojn, unu en ĉiu mano. Interŝokante la du diskojn per rapidaj fingromovoj la muzikisto aŭdigas rapidan serion da klakoj, iusence knaletoj.

Unu kastanjeto aŭdigas akutan knalon,[2] la alia pli obtuzan sonon, la akuta estas tiel nomata « hembra » (ino), oni ĝin prenas en la dekstra mano, kaj la alia, « macho » (viro) estas en la maldekstra mano.

Taŭga movo de la fingroj neprigas longan trenadon.

  1. (aŭ paro da kastanjetoj) laŭ PIV
  2. noto knalo en PIV 2020

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
ornamita kastanjeto (por turistoj)