Kastelo Festetics (Szeleste)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Szeleste (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Festetics [feŝtetiĉ]) estas historia monumento, nun hotelo en vilaĝo Szeleste (iam en Alsószeleste), Hungario).

Kastelo en Szeleste

Historio[redakti | redakti fonton]

Familio Horváth konstruis en tiu loko supozeble klasikisman kastelon en la frua 19-a jarcento. Ĝi estis trakonstruita laŭ novgotiko kaj romantikismo en 1855, sed tiam konstruiĝis la turo. En 1871 Andor Festetics (politikisto) aĉetis la bienon kun la kastelo, poste li kreis la arboreton kun pli ol 500 kreskaĵoj. En 1898 la teretaĝa alo ricevis kompletan etaĝon. En 1910 la sekva posedanto estis barono Mihály Baich (ankaŭ botanikisto), kiu riĉigis plu la arboreton per 1500 kreskaĵoj. Li havis bonajn kontaktojn kun la vilaĝanoj, tial depost la 2-a mondmilito la loĝantoj ne forrabis la kastelon, sed kiel en plena Hungario, ankaŭ tiu kastelo iĝis ŝtata posedaĵo. Inter 1948-1954 la kastelo estis lernejo, poste la kastelo bruldetruiĝis. En 1958 iom ĝi estis renovigita kaj la loka arbarista firmao uzis ĝin ĝis 1963. En la sekvaj jaroj ĝi estis forlasita kaj kaduka. Depost fino de la socialismo banko plene renovigis la kastelon, kiu finiĝis en 2001. Ĝuste tiam oni baris puton 1260 metrojn profundan kaj tuj fluis kuracakvo. En la kastelo hotelo funkciis.

Kastelo en Szeleste
Aerfoto

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa konstruaĵo situas en arboreto, sed komence estas ankaŭ kasteleto kaj aliaj dometoj. La turo estas trietaĝa, la tegmento plejparte konsistas el mansardoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

Oni aprezas la arboreton unu el la plej belaj en la lando. Nature ĝi estas protektata. Ĝi estis netuŝita eĉ dum la frua socialismo. Multe da kreskaĵoj devenis el Vieno fare de Festetics kaj el Nederlando fare de Baich. Nepre menciindas speciala tilio, kiu estis ĉi tie selektita kaj havas latinan nomon "Tilia tomentosa ‘Szeleste’".

Servoj[redakti | redakti fonton]

Inter la servoj estas menciindaj la banejo kaj restoracio. Kelkaj elementoj el la kuracakvo: natrio, kalio, kalcio, magnezio, fero.

Fontoj[redakti | redakti fonton]