Kastelo de Rábasebes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Rábasebes (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Széchenyi [sEĉEnji]) estas impona konstruaĵo en vilaĝo Rábasebes (Hungario). La kastelo mem estas la ĉefa vidindaĵo en la vilaĝo, tamen ĝi ne estas deklarita historia monumento.

Aerfoto pri kastelo de Rábasebes

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Széchenyi konstruis tiu ĉi kastelon inter 1903 kaj 1905 fare de aŭstra arkitekto Josef Franz Engel. Baldaŭ la kastelo havis plurajn posedantojn, fine post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon (same la ceterajn kastelojn). Dum la socialismo interne funkciis administrejo de kolĥozo, kuracejo, biblioteko, somera infanvartejo, municipa administrejo, poste negocistoj trakonstruis la kastelon kaj aranĝis feriejon, kiu bankrotiĝis. Eĉ la pli novaj negocistoj ne povis fari stabila la buĝeton. Aktuale en 2016 la kastelo ne funkcias.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun mansardoj situas sola en parko en rando de la vilaĝo laŭ Rába. La konstruaĵo formas U-majusklon. La fasado estas simetria, la meza kaj ambaŭ flankaj anguloj iomete reliefas. La ĉefa enirejo troviĝas denove meze inter la 2 aloj. Interne post la trakonstruo 22 kompletaj ĉambroj troviĝas.

Parko[redakti | redakti fonton]

Antaŭ konstruado de la kastelo en tiu loko estis arbaro kun kverkoj, fraksenoj, ulmoj. Dum kreado de la parko definitivaj arboj estis hakitaj kaj poploj kaj platanoj estis plantitaj. Post la 1-a mondmilito oni plantis ankaŭ kaŝtanojn, salikojn, acerojn, eĉ neeŭropajn arbojn. Inter la arboj kreskas avelujoj kaj aliaj arbustoj. La parko estas protektata ĉefe pro tio, ĉar inter la herboj kreskaj neĝboruloj kaj aliaj maloftaj floroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.