Kastelo de Somogygeszti
La Kastelo de Somogygeszti (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Jankovich-Bésán [jankoviĉ-bEŝAn] estas historia monumento, nuntempa gastejo (komprenu hoteleto) en vilaĝo Somogygeszti.
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine nobeldomo estis konstruita en 1823, sed en la jaroj 1926 kaj 1927 ĝi trakonstruiĝis. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon kaj profitis ĝin je diversaj celoj. Depost fino de la socialismo la kastelo ne estis uzata, en 1993 negocisto aĉetis kaj renovigis la kastelon al la origina stato. Ekde 2000 ekfunkciis la hoteleto kun 25 ĉambroj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La parte unuetaĝa klasikisma kastelo kun mansardoj situas sola en tre granda parko. La konstruaĵo formas brikon kun L-majuskloforma alo. La fasado estas simetria, meze troviĝas la enirejo kun portiko, kiun 4 kolonoj tenas. En supro de la portiko teraso etendiĝas, la plej supre estas Timpano (arkitekturo). En la kastelo funkcias ankaŭ restoracio kaj komuna ĉambrego. Aparte menciindas, ke en la restoracio estas videbla panoramo, kiu similas al Landokupo de la madjaroj.
Parko
[redakti | redakti fonton]La parko estas deklarita naturprotektata teritorio kaj tre similas al arboretoj. Estas videblaj platanoj, arĝentaj tilioj (Tilia argentea), piceoj, pinoj kaj aliaj arboj, ofte pli ol centaĝaj. En la parko la gastoj profitas tenisejon, naĝejon kaj aliajn sportejojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2017-06-03 per la retarkivo Wayback Machine hungare, angle
- hungare kun foto
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare kun fotoj