Kastelo de Velence
La Kastelo de Velence (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Hauszmann–Gschwindt [haŭsman-gŝvint]) estas malgranda historia monumento en Hungario, en urbo Velence.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko estis konstruita nobeldomo en la 18-a jarcento. En 1913 arkitekto Alajos Hauszmann aĉetis ĝin, poste li trakonstruis ĝin en la sekva jardeko al someruma kasteleto. Heredantoj de Hauszmann forvendis la kastelon al familio Gschwindt. En 1954 Hungario ŝtatigis la konstruaĵon kaj ĝi apartenis al la sindikatoj. Ekde tiam laboristoj feriumas en la kastelo seninterrompe.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La teretaĝa kastelo (sed estas iom da etaĝo) situas sola en mezo de granda parko. Memortabulo pri Alajos Hauszmann estis metita sur la muron en 1997. Krom la kastelo en la parko troviĝas ankaŭ aliaj senvaloraj domoj. Interne estas videblaj ankaŭ la originaj stukoj, ceramika forno kaj la ŝtuparejo el ligno.
Parko
[redakti | redakti fonton]En la parko kreskas protektataj tilioj kaj kaŝtanoj, tamen mem la parko aspektas malbone. Menciindas la ornama enirejo de la parko.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2009-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] Arkivigite je 2015-07-04 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungare kun fotoj
-
Parto de la kastelo -
Enirejo de la parko