Katerina Assandra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katerina Assandra
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1580 (1580-01-01)
en Pavio
Morto 30-an de novembro 1617 (1617-11-30) (37-jaraĝa)
en Lomello
Okupo
Okupo komponistomonaĥino
vdr

Katerina ASSANDRA (ĉ. 1590 - post 1618) estis tre konata itala komponistino de la frua 17-a jarcento, kiu publikigis plurajn verkojn dum sia vivo, kaj famiĝis kiel orgenistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 34 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Ŝi naskiĝis en riĉa familio, probable en la provinco Pavio. La muzika edukado de Katerina Assandra komenciĝis en ŝia infanaĝo kiam ŝi studis sub privataj gvidinstruistoj dungitaj de sia patro.

En tiu epoko la muzika kreado kaj instruado estis zorge kontrolata, do por tiu knabino la muzika edukado estis direktita al religia celo.

Katerina komponis serion de motetoj, tio estas  mallongaj muzikaj komponaĵoj por esti kantataj en preĝejoj kies temoj estas ofte bibliaj. La motetoj estis kantataj a cappella, do voĉa muziko, sen instrumenta akompano. Krome Katerina verkis diversajn komponaĵojn por orgeno, pro kies ludado ŝi estis aparte laŭdata.

En 1606 Giovanni Paolo Cima (1570-1622), komponisto kaj muzikdirektoro de Milano, dediĉis parton de sia opero "Al la tre elstara kaj plej virtuoza sinjorino Katerina Assandra". Ĉi tiu estas la unua konata mencio pri tiu komponistino, kaj forta rekono al ŝia talento en tia tre frua etapo de ŝia kariero.

En 1609 ŝi prenis religiajn votojn por eniri la benediktinan monaĥejon de Sant 'Agata en la lombarda regiono de norda Italio, kaj adoptis la nomon Agata. Tie ŝi studis kontrapunkton sub unu el la plej grandaj instruistoj de la Katedralo de Pavio, la germana katolika ekzilito Benedetto Re.  Katerina Assandra nomis lin ‘Maestro di contraponto’ en siaj notoj sur ‘Motetti à due e tre voci’, publikigitaj en Milano en la jaro 1609 kaj dediĉitaj al la episkopo de Pavio. La eldonaĵo inkluzivas dek verkojn por soprano kaj baso kaj enhavas du el la komponaĵoj de Benedetto Re. Responde al tiu ĝentileco, li poste publikigis verkojn de Assandra kune kun sia propra muziko.

Inter multaj el ŝiaj verkoj elstaras, krom la ‘Motetti à due e tre voci’ jam menciita,‘O salutaris hostia’, kiu estis unu el la unuaj pecoj kiu inkludis violonon; ‘Salve Regina’ moteto por ok voĉoj; ‘Duo Seraphim’ verkita por tri voĉoj. Kelkaj opinias ke ŝia scenaro de ‘Duo Seraphim’ eble inspiris la scenaron  de Monteverdi pri la sama teksto.

Du el ŝiaj verkoj, kiuj alie restus nekonataj, aperis en germana tabulaturo en manuskripto situata en la biblioteko de Regensburg.

Kiel Borsieri rimarkis, la motetoj de Assandra estis inter la unuaj en la romana stilo publikigitaj en Milano. Laŭ li la kompona stilo de Assandra estis influita de la loka komponisto Agostino Agazzari kies verkoj ĵus estis publikigitaj en la urbo. Katerina komponis tiel en tradiciaj, kiel en pli renovigaj stiloj, montrante progresemajn tendencojn. Ŝiaj motetoj povis esti luditaj kaj prezentitaj en konvento sen viraj kantistoj, kvankam ili ofte estis verkitaj por du sopranoj, kontralto, baso kaj ripeta baso.

Ŝiaj komponaĵoj estis plejparte publikigitaj inter 1609 kaj 1616. La moteto, ‘Audite verbum Dominum’, por kvar voĉoj publikigita en 1618 estas la lasta konata de ŝia aŭtoreco. Supozeble de tiu tempo ŝi transprenis devojn kiel monaĥino, kio ĉesigis ŝian karieron kiel komponistinon.

Malgraŭ la limigoj, kiujn ekleziaj aŭtoritatoj starigis pri muziko ene de monaĥejoj, Katerina famiĝis kiel orgenistino kaj komponistino, kaj ŝia reputacio disvastiĝis ekster la limoj de Italio. Ŝia laboro estis mirinda kaj ŝi estis la unua itala monaĥino, inter multaj aliaj kiuj tiutempe verkis muzikon, kiu publikigis kompletan kolekton de komponaĵoj en Italio kaj Germanio. Du el ŝiaj motetoj estis reeldonitaj en germanaj antologioj dum jardeko kaj duono post la originala apero. La verkoj de Katerina Asandra estis konata ekster la limoj de ŝia hejmlando kaj daŭre estis ludataj poste.

Verkoj, eldonoj kaj diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Op. 1 estas perdita. Ĝi eblas ke ŝia du motets, Ave Verum Tekstaro kaj Egoismo Flos Campi, povus esti de tiu volumo.
  • Motetti à ŝuldata, & tre voci, Op. 2, dediĉita al G. B. Biglia, la Episkopo de Pavia, en 1609, supervivis.
  • Il Canto delle Dame, 2010 disko de María Cristina Kiehr, Jean-Marc Aymes kaj Koncerto Soave, inkluzivas kvar pecojn de la Motetti de 1608: Duopo Seraphim, Canzon 4, O quam suavis kaj O salutaris hostia.
  • Ave verum tekstaro. Nekonata eldoni daton
  • Canzon 4 (por Benedetto Re) skribita por voĉo kaj ensemblo
  • Duopo Seraphim skribita por 3 voĉoj kaj continuo
  • Egoismo flos campi
  • Haec mortas skribita en 1609 por 2 al 3 voĉoj
  • Impleos nostrum motet skribita por 3 voĉoj
  • Jubilate Deo skribita en 1609
  • O Dulcis Amor Jesu motet skribita por 3 voĉoj
  • O quam suavais skribita por voĉo kaj ensemblo
  • O Salutaris hostia skribita por voĉo kaj ensemblo
  • Salve Regina motet skribita por 8 voĉoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • "Assandra, Caterina (Frue 1590aj jaroj-1620)." Assandra, Caterina (Frue 1590aj jaroj-1620) | Virinaj Komponistoj 1 | Alexander Strato, serĉo.Alexanderstreet.Com
  • Bowers, Jane; Judith Tiktako. Virinoj Faranta Muzikon. Universitato de Ilinojsa Gazetaro (1986). ISBN 0-252-01470-7
  • Cessac, Catherine. Il Canto delle Dame, ekskursoŝipaj notoj. Centro culturel de rencontre d'Ambronay (2010).
  • Eckart Tscheuschner, Mortas Neresheimer Orgeltabulaturen der Fürstlich Thurn und Taxisschen Hofbibliothek zu Regensburg (Erlangen, 1963), 107.
  • Salto supre^ Aŭskulti: Egoismo Flos Campi (H.Heldstab), "Enarkivigita kopion". Enarkivigita de la originalo sur 2016-03-03. Reprenis 2015-10-19.
  • Virinaj Komponistoj: Muziko Tra la Aĝoj.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]