Katherine Pancol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katherine Pancol
Persona informo
Katherine Pancol
Naskiĝo 22-an de oktobro 1954 (1954-10-22) (69-jaraĝa)
en Kazablanko
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Université Paris-Nanterre vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Aktiva dum 1979– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katherine PANCOL (naskiĝis la 22-an de oktobro 1954 en Kazablanko (Maroko)) estas franca romanistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post literaturaj studoj, Katherine Pancol fariĝis profesoro pri franca kaj latina lingvoj, vojaĝis, antaŭ ol turni sin al ĵurnalismo post renkontiĝo kun Juliette Boisriveaud de Paris Match.

Eldonisto rimarkis ŝin kaj en 1979 aperis ŝia unua romano, Moi d'abord (Mi unue), sukceso kiu ebligis al ŝi vivi en Novjorko, kie ŝi sekvis kursojn de « creative writing » en Universitato de Columbia. Ŝia dua romano, La Barbare (La Barbarino), konfirmis ŝia alvokiĝon. Ŝi ekde nun estas plentempa verkistino, partigante sian laboron inter siaj romanoj kaj redaktado de artikoloj por Paris Match kaj Elle (Ŝi egale intervjuas Ronald Reagan kaj Jacques Chirac kiel Johnny HallydayLouise Brooks...).

En 2006, ŝia romano Les Yeux jaunes des crocodiles (La Flavaj okuloj de krokodiloj) denove lanĉis ŝin en la supron de vendo-listoj. Sukceso, kiun ne malgarantias la du aliaj libroj de la serio: La Valse lente des tortues (La lanta valso de testudoj) kaj Les Écureuils de Central Park sont tristes le lundi (La Sciuroj de Central Park estas tristaj lunde). Pli ol 3 milionoj da ekzempleroj venditaj, inkluzive ĉiujn eldonojn. Tradukitaj en 25 lingvojn, interalie la anglan (Britio kaj Usono), la hispanan, la germanan, la ĉinan...

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1979: Moi d'abord, Seuil; Points-Seuil, 1998 (Mi unue)
  • 1981: La Barbare, Seuil; Points-Seuil, 1995 (La Barbarino)
  • 1985: Scarlett, si possible, Seuil; Points-Seuil, 1997 (Scarlett, seeble)
  • 1990: Les hommes cruels ne courent pas les rues, Seuil; Points-Seuil, 1997 (Kruelaj viroj ne abundas sur stratoj)
  • 1993: Vu de l'extérieur, Seuil; Points-Seuil, 1995 (Vidita de ekstere)
  • 1994: Une si belle image, Seuil; Points-Seuil, 1995 (Tiel bela bildo)
  • 1998: Encore une danse, Fayard; Livre de poche, 1999 (Unu plian dancon)
  • 1999: J'étais là avant, Albin Michel (Mi estis tie antaŭ)
  • 2001: Et monter lentement dans un immense amour..., Albin Michel (Kaj lante supreniri en grandegan amon)
  • 2002: Un homme à distance, Albin Michel (Viro je distanco)
  • 2003: Embrassez-moi, Albin Michel (Kisu min)
  • 2006: Les Yeux jaunes des crocodiles, Albin Michel (Premio "Maison de la presse"), 2006 (La Flavaj okuloj de krokodiloj)
  • 2008: La valse lente des tortues, Albin Michel, 2008 (La Lanta valso de testudoj)
  • 2010: Les Écureuils de Central Park sont tristes le lundi, Albin Michel 2010 (La Sciuroj de Central Park estas tristaj lunde)
  • 2014: Muchachas 1, (februaro 2014), Albin Michel, ISBN 978-2-226-25444-3
  • 2014: Muchachas 2, (aprilo 2014), Albin Michel, ISBN 978-2-226-25445-0
  • 2014: Muchachas 3, (junio 2014), Albin Michel, ISBN 978-2-226-25446-7

Furoraj vendoj[redakti | redakti fonton]

La lastaj romanoj de Katherine Pancol estas grandaj librejaj sukcesoj. Dum la unua semestro 2010, ŝi alvenas, laŭ Kabineto GFK, al la unua rango de francaj aŭtoroj antaŭ Marc Levy, Guillaume Musso kaj Anna Gavalda[1].

Les Yeux jaunes des crocodiles, publikigita en 2006 trafis grandegan sukceson. Vendita en pli ol unu miliono da ekzempleroj, tiu romano gajnis "Premion de Maison de la presse" en 2006. En 2007, eldonejo Gorodets Publishing atribuis premion por plej bona aŭtoro 2007 al la romanistino. La Flavaj okuloj de krokodiloj estis tradukita en la rusan, ĉinan, ukrainan, italan, polan, korean, vjetnaman.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La francaj verkistoj kiuj plej multe vendis dum unua semestro. Arkivita el la originalo je 2010-08-21. Alirita 2010-10-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]