Katinka Andrássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katinka Andrássy
Katinka Andrássy
Katinka Andrássy
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1892 (1892-09-21)
en Tiszadob
Morto 12-an de junio 1985 (1985-06-12) (92-jaraĝa)
en Antibes
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Tivadar Andrássy
Patrino Eleonóra Zichy
Frat(in)oj Klára AndrássyIlona Andrássy (flegistino)Borbála Andrássy
Edz(in)o Mihály Károlyi
Infano Q114928097
Okupo
Okupo verkisto • memuaristo
vdr

Grafino Katinka Andrássy [andrAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Andrássy Katinka estis hungara memuaristo. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis csíkszentkirályi kaj krasznahorkai [ĉIksentmihAji krasnahorkai], ŝia origina persona nomo estis Katalin, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Károlyi Mihályné. Ŝi estis konata kiel "ruĝa grafino". Ŝiaj gepatroj estis Tivadar Andrássy kaj Eleonóra Zichy, ŝia edzo estis Mihály Károlyi.

Palaco Károlyi

Katinka Andrássy[1][2] naskiĝis la  21-an de septembro 1892(nun 1892-09-21) en Tiszadob, ŝi mortis la 12-an de junio 1985 en Antibes.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katinka Andrássy estis edukita hejme. Ŝi edziniĝis frue al Mihály Károlyi en 1914 kaj ŝi trovis sin en politika etoso. Post 4 jaroj ŝi iĝis edzino de ĉefministro, poste mallonge ŝtatestro. Pro politika ŝanĝo ili forlasis la landon kaj vivis en Aŭstrio, Svislando, Britio, Francio, krome ili vizitis ekzemple Sovetunion. Ŝi simpatiis kun la komunismo, eĉ ŝi helpis politikon de Stalino. En 1946 ili hejmenvenis kaj ŝia edzo iĝis ambasadoro en Parizo. La diplomata vivo ne daŭris longe, la geedza paro denove vivis en ekzilo. Károlyi mortis en 1955, baldaŭ Katinka hejmenvenis, ĉar ilia politiko estis plene akceptita en 1963. Ŝi ricevis kompletan ĉambron en iama propra palaco Károlyi, tamen ŝi ofte vojaĝis eksterlande. Ŝi naskis kaj edukis 3 gefilojn, krome ŝi ricevis 2 hungarajn premiojn en 1977 kaj 1982.

Ŝiaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Együtt a forradalomban (memuaro, 1967)
  • Együtt a száműzetésben (memuaro, 1969)
  • Otthonaim (1978)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]