Katsina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katsina [kaCIna] estas grandurbo, (antaŭe urboŝtato), ĉefurbo de subŝtato same nomata Kacina kaj universitata urbo en Niĝerio.

Loko de Katsina sur mapo de Niĝerio
Mapo pri Niĝerio, kie Katsina estas trovebla en la norda parto

Bazaj informoj

Geografio

Katsina situas en la norda sekcio de la lando proksime de Niĝero. Maradi situas 81, Kano (urbo) 141, Gusau 142, Sokoto 250 km.

Historio

Oni supozas, ke Katsina estis fondita ĉ. en 1110, tiam havanta urbomuron 21 kilometrojn longajn. De la 17-a ĝis la 18-a jarcento Katsina estis komerca centro de la haŭsoj kaj iĝis la plej granda el la sep haŭsaj urboŝtatoj. Katsina estis konkerita en 1807. En 1903 la emiro (Abubakar-dan Ibrahim) akceptis britojregulojn, kiu daŭris ĝis la niĝeria sendependeco de Britio en 1960.

Minareto en Katsina

Ekonomio

Katsina estas centro de agroregiono produktante arakidojn, kotonojn, felojn, miliojn. La urbo havas muelejojn por produktado de arakidoleojn. La loĝantaro apartenas al la fulboj kaj haŭsoj. Ili sekvas la islaman religion.

Klimato

Katsina situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 19 kaj 33 °C. Inter aprilo-junio estas granda varmo, en decembro regas "malvarmo" kun 19 °C. Jare pluvas po 690 mm. Inter oktobro-aprilo ne pluvas, la pluvo kulminas en aŭgusto.

Trafiko

El Katsina vojoj kuras al Kano, Gusau kaj Niĝero.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • Angla Vikipedio
  • [1]