Ossaka Kenĵi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kenĵi Ossaka)
Ossaka Kenĵi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1888 (1888-06-28)
en Tokio
Morto 1-an de aŭgusto 1969 (1969-08-01) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Tokio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

OSSAKA Kenĵi[1] (小坂狷二 [Osaka Kenĝi]; Hepburn: Osaka Kenji; Kunrei: Osaka Kenzi; naskiĝinta la 28-an de junio 1888 en Tokio; mortinta la 1-an de aŭgusto 1969[2]) estis japana esperantisto kaj mekanika inĝeniero, sekciestro de Ŝtata Fervojo, Nagojo.

Li naskiĝis en familio de militisto sed arda idealisto-pacamanto. Lernis en kadeta lernejo 1901-07 sed 1907 eksiĝis el milita servo pro malsano, vizitis Imperian Universitaton kaj fariĝis inĝeniero, 1916. Esperanton lernis en 1906 unue per lernlibron „Sekaigo“ (世界語) de Futabatej Ŝimej kaj poste en kurso de „Nippon Esperanto-Societo“ de Kato Misao, kaj post foriro de Kato sindone laboris por Esperanto en Jokosuka. 1916 venis al Tokio kaj dediĉis sin al centra administrado de JEA, kaj kiam JEA perdis funkcion, en 1919 kun aliaj fondis novan movadcentron Japana Esperanto-Instituto (JEI), kiu bone kreskis danke al supermezure energia klopodado de li kaj junaj studentoj varbitaj de li. Historio de Japana Esperanto-movado estas kvazaŭ sinonimo al Esperantista agado de Ossaka. Li dediĉis ĉiujn liberajn horojn al Esperantaj laboroj. Multajn jarojn li estis la direktoro de JEI, kaj funkciis ankaŭ kiel redaktoro de „Jokosuka Esperantisto“, 1907-15, „Orienta Stelo“, 1911-15, „Japana Esperantisto“, 1916-19 kaj La Revuo Orienta (LRO), 1920-25. Inter 1925 kaj 1027 li vojaĝis en Usono kaj Eŭropo. Ĝenerale li havis la renomon esti unuaklasa Esperanto-gramatikisto. Liaj prilingvaj artikoloj mirinde multe verkitaj en diversaj gazetoj, ĉefe en La Revuo Orienta (LRO), estas tre ŝatataj de Japanaj Esperantistoj kaj donas gravan servon al eduko de kapablaj posteuloj, kune kun liaj verkoj.

Li estis membro de la Akademio de Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • „Elementaj Lecionoj de la lingvo Esperanto“ (anonime), 1914 (Tajhoku);
  • „Ekzercolibro de Esperanto“, 1920;
  • „Klaŝlibro de Esperanto“, 1920;
  • „Esperantaj Partikuloj“, 1921;
  • „Esperanta Prozodio“, 1922;
  • „Memlernanto de Esperanto“ (kun Akita), 1923;
  • „Plena Kursolibro por Japanoj“, 1924;
  • „Esperanto, kompleta kurso por Japanoj“, 1927 (11-a eldono en 1929 plej ŝatata vastigita lernolibro en Japanujo).
  • „Studoj pri personaj pronomoj“, 1954;

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Studoj pri personaj pronomoj

Citaĵo
 Jam de iom da tempo mi konas s-anon Kenji Ossaka, ĉar mi estas fervora leganto de liaj esperantologiaj studaĵoj. Unue regalis min la vizito de lia Malgranda monografio pri esperantaj prepozicioj (eldono de Japana Esperanto-Instituto, sen indiko . de aperjaro), kiun akompanis liaj numeraloj kaj nombrovortoj kaj Esperantaj interjekcioj kaj onomatopeoj, aperintaj en 1948; poste, en 1950-1951, mi havis okazon sekvi la elvolvigon de lia interesega traktaĵo pri niaj verboj, aperinta en «La Revuo Orienta», kie ankaŭ, post tiu dato, aperadas lia ŝatata studaĵo Adverbaj partikuloj (13 priadverbaj monografioj, ĝis marto 1954).

La kape priskribita verko — eble la plej grava de tiu aŭtoro ĝis nun — ĵus venis en miajn manojn kaj mi tuj plonĝus kaj tre profite ĝin ellegis. Mia danko al s-ano Ossaka kaj certe tiu de la esperantistaro interesiĝanta pri la lingvistika kaj lingvonormiga flanko de nia afero apenaŭ estus esprimebla per vortoj. Jes ja: nia komuna danko estas granda; aŭ almenaŭ devus esti. Ĉar la voĉo de orientanoj, speciale tiaj kleruloj, kia s-ano Ossaka, kiu povas senpene kompari lingvouzojn de esperanto kun japanaj, rusaj, germanaj, anglaj kaj francaj esprimebloj de parencaj nocioj —tiu voĉo havas esceptan valoron, se ni konsideras, ke ĝi malfermas perspektivojn, kiuj por ni, anoj de hindeŭropaj lingvoj, estas tute fermitaj. Des pli, ke esperanto estas hindeŭropa (pli ĝuste: okcidenteŭropa, romanid-devena) nur en sia vortaro; en sia morfologia strukturo ĝi estas plene ekstereŭropa, kaj per sia karaktero sufiĉe simila al gravaj lingvoj aziaj (ĥina, tatara, turka...). La lego de la studaĵoj de s-ano Ossaka malfermis al mi lingvajn videjojn, laŭ kiuj la kompreno de esperanto iĝis al mi pli kerna, pli memstara, pli super- aŭ eksternacia, unuvorte: pliesperanta. Se al tio oni aldonas, ke s-ano Ossaka estas kompetentega kaj pia zamenhofismo, aŭtoritata specialisto pri la lingvouzo de la Majstro, ni vidas, ke la studo de tiuj verkoj estas nepra bezono de ĉiu esperantisto, kiu serioze interesiĝas pri esperantologio. Tiom detalajn kaj unike valorajn studaĵojn pri esperanto, kiajn mi vidis en verkoj de japanaj samideanoj, mi trovis nenie. Al kio aldonendas, ke kutime japanoj studas kaj eksplikas esperanton tia, kia gi fakte estas, kia ĝin forĝis Zamenhof kaj ĉi ties laŭsekva lingvouzo, kaj ne kia ĝi devus esti, kiel diletantoj kaj kabinetuloj eŭropaj senrespondence de temp-al-tempo proponas kaj volas trudi. Estas ĝojiga por nia afero la fakto, ke azianoj tiom serioze okupiĝas pri esperanto: ĉar lumigo de nia interlingva tasko fare de lingvostrukturaj tradicioj ekstereŭropaj estas nepra ŝlosilo por nia sukceso sur ĉiuj latitudoj; kaj ĉar Azio marŝas gigantopaŝe al nova renesanco, kun reekfloriĝo de civilizoj kaj kulturoj jam ne plu preterkonsidereblaj, de nun nepre mondinfluaj kaj tre propable mondogvidaj en ne malproksima estonto.

Mi ŝatus citi bonegajn pecojn el tiuj verkoj; sed la spacon, kiun disponas modesta mondregiona gazeto (por «mondregiono» mi voias ci tie indiki ĉiujn hispanparolantajn popolojn), kia nia Boletín , mi ne povas ŝarĝi per tiaj fakaĵoj. Tial mi preferis resume kaj ekzalte alarmi pri la gravo de la laboro de nia malproksimorienta samideano kaj varme danki kaj rekomendi liajn verkojn. Kaj mi tre-tre ĝojus, se, dum la unua venonta baloto por postenoj de nia Akademio, ni povos venigi s-anon Ossaka al bone gajnita, plene meritita loko en la supera instituto de nia lingvo. 
— J . R é g u l o P é r e z. Boletín n071 (nov 1954)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]