Keolis
Keolis | |
---|---|
![]() | |
Jura formo | Anonima societo |
Fondita | en 2001 |
Sidejo | Parizo, Francio |
Estr(ar)o | Patrick Jeantet |
Dungitoj | 63 000 |
Spezosumo | 5,399 miliardoj da eŭroj |
TTT | www.keolis.com |


Keolis estas franca-kebekia privata operatoro de publika transporto[1] el la sektoro de pasaĝera transporto, operatoro de busoj, de metrooj kaj de tramoj. Ĝi ankaŭ mastrumas retojn de aŭtoĉaroj, de luotaj bicikloj, de parkumejoj, de maraj pramoj, de funikularoj, de trolebusoj kaj de flughavenaj servoj. La firmao, bazita en Parizo, estas posedata je 70% de SNCF kaj je 30 % de "Caisse de dépôt et placement du Québec". Ĝia spezo estis 5,0 miliardoj da eŭroj en 2015[2]. Keolis estas parto de SNCF Mobilités.
Ĝi havas pli ol 56 300 dungitojn en dek kvin landoj en Eŭropo (Francio, Germanio, Belgio, Danio, Luksemburgo, Nederlando, Unuiĝinta Reĝlando, Svedio, Portugalio, Norvegio) kaj en la mondo (Aŭstralio, Kanado, Ĉinio, Usono, Barato).
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Keolis, opérateur de référence du transport public en Europe :: Keolis Centre (france). www.keoliscentre.fr. Alirita 2017-06-29.
- ↑ Keolis : les chiffres-clés. www.keolis.com.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Société nationale des chemins de fer français
- Optile
- Bus Verts du Calvados
- Transkeo
- Twisto
- CDG Express
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Fonto[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Keolis en la franca Vikipedio.