Keprník
Keprník | |
monto | |
Vido al Keprník de sudoriento
(ĉe Kamenné oko al Červená hora) | |
Oficiala nomo: Keprník | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Moraviasilezia regiono, Regiono Olomouc |
Distriktoj | Distrikto Jeseník, Distrikto Šumperk |
Historiaj regionoj | Moravio, Ĉeĥa Silezio |
Montaro | Hrubý Jeseník |
Situo | Keprník |
- alteco | 1 423 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 10′ 15″ N 17° 07′ 00″ O / 50.17083 °N, 17.11667 °O (mapo) |
Geologia konsisto | gnejso, skisto |
Plej facila aliro | el Selo Ramzová |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Sudetoj
| |
Vikimedia Komunejo: Keprník | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Keprník estas monto en Ĉeĥio, kun alteco 1423 m s. m. ĝi estas la kvara plej alta montopinto de montaro Hrubý Jeseník, la plej alta en ties subtutaĵo, montetaro Keprnická hornatina.
Geologio kaj geomorfologio
[redakti | redakti fonton]Superantaj minetraloj estas gnejsoj kaj skistoj. La montopinta plataĵo de Keprník havas aspekton de krioplana teraso (benkaspektaj gradoj konsistantaj el plataĵo kaj deklivo). Sur la pinto estas rokaro.
Akvaro
[redakti | redakti fonton]Montopinto de Keprník apartenas al ĉefa eŭropa disakvejo inter Balta kaj Nigra maroj. Rojoj Rudohorský potok kaj Keprnický potok forkondukas akvon en riveron Bělá kaj plu ĝis Odro kaj Baltan Maron, rivero Branná en maron Nigran.
Protekto de la naturo
[redakti | redakti fonton]Keprník estas parto de PPR Jeseníky kaj NNR Šerák-Keprník. La objekto de protekto estas natura alpa senarbejo, plu poste precipe rokformaj kaj grundaj formacioj - restaĵoj de glaciepoko. Sub la montopinto troviĝas la tn. flagaj piceoj kaj du torfejoj.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Trans Keprník kondukas la ĉefa montodorso de Jesenikoj, plej bone alirebla ĝi estas el Selo Ramzová, Ostružná, Branná kaj selo Červenohorské sedlo. Sur la montopinto de Keprník situas monumento, la tn. KÁMEN (esperante: Ŝtono) kun ĉizita skribaĵo, kiu antaŭe aspektis tiel:
SLEZSKÝ KÁMEN, a.s. JESENÍK NAVRHL Mgr.LADISLAV HAJNÝ CHKO JESENÍKY |
Ĉar la pinto estas senarbara, kreata de montaraj herbejoj, ĝi proponas rondajn videjojn al la tutaj Jesenikoj kaj al proksima Králický Sněžník, dum bona videbleco al Gigantmontaro kaj Beskidoj, esceůpte eĉ al Malgranda Fatro, Altaj Tatroj kaj Ještěd.
Pro kaŭzo de la protekto de la teritorio kiel Nacia naturrezervejo estas malpermesite forlasi la markitajn turismajn vojojn.
Akvofaloj
[redakti | redakti fonton]Allogaĵo por ŝatantoj de belaj pejzaĝoj estas akvofaloj, disigitaj sur la deklivoj sur preskaŭ de ĉiuj rojoj ĉirkaŭ la montopinto. Veni al ili estas tre malfacile, necesas uzi detalajn mapojn.