Kermadeka petrelo
Kermadeka petrelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kermadekaj petreloj, ido kaj patro, insulo Meyer, 1970-aj jaroj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pterodroma neglecta (Schlegel, 1863) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Kermadeka petrelo (Pterodroma neglecta) estas specio de marbirdo de la familio Procelariedoj. Plej individuoj estas malhelaj, sed kelkaj havas blankan frunton. Ili havas naztruojn super la beko.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Aŭstralio, Ĉilio, Japanio, Meksiko, Mikronezio, Novzelando, Norfolkinsulo, Pitcairn, kaj Usono. Rare estas la Kermadeka petrelo registrita okcidente de Insulo de Lord Howe, kie ĝi havas malgrandan kolonion de malpli ol 100 individuoj sur ĉeborda roko nome Piramido de Ball. Pasinte ĝi reproduktiĝis ankaŭ je kelkaj nombroj sur la ĉefa insulo, kie ĝi malofte videblas nune.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Ne multe oni scias pri la reproduktado de tiuj birdoj ĉe Balls Pyramid, tamen ili kutime nestumas tie fine de somero. Tio koincidas kun la reproduktaj modeloj de aliaj birdoj en la Kermadekoj (Novzelando). Estas reproduktaj kolonioj ankaŭ en Insularo Juan Fernández kaj Insulo Sala kaj Gómez (Ĉilio).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Pterodroma neglecta Arkivigite je 2013-09-28 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 24an de Julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2014-01-08 per la retarkivo Wayback Machine
|