Kie boacoj vagadas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kie Boacoj Vagadas)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kie Boacoj Vagadas
Kie Boacoj Vagadas
Kie Boacoj Vagadas
Aŭtoro Eija Salovaara
Eldonjaro 1967
Aliaj eldonoj en 1994
Urbo Åbyhøj
Eldoninto Dansk Esperanto-Forlag
Paĝoj 72
ISBN 3851820185
vdr

Kie Boacoj Vagadas [1] estas originale Esperanta novelaro de la suoma esperanto-verkisto Eija Salovaara. La libro aperis la unuan fojon ĉe Dansk Esperanto-Forlag kaj la duan fojon ĉe Pro Esperanto. La naŭ noveloj rakontas pri la vivo en laponia gubernio.

Enhavo de la libro[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭparolo - prezento de la laplando kaj superstiĉoj de ĝiaj loĝantoj
  • “Nenio“ frapas sur la pordon - la aŭtorino restis sola en ligna kabano, dum la ceteraj amikinoj foriris al dancamuzo. Subite io trifoje frapis la pordon, kvankam ŝi ne aŭdis paŝojn sur la knarema ŝtuparo, kaj neniu eniris post ŝia „Envenu!“. Ŝi rememoris pri la indiĝena superstiĉo, ke Nenio (Malpleno) ŝatas frapi la pordon per tri frapoj kaj ve al tiu, kiu malfermos la pordon!
  • Kunprenantino - dormante en alia kabano apud „sankta monto“ de Laplando ŝi sonĝis pri sia mortinta amikino kaj demandis ŝin: „Ĉu vi venis por min kunpreni?“
  • La urso - du turistoj kun dekjara knabo tendumis sur insulo, kie vivis nur ŝafoj. La knabeto alkuris terurita, ke li vidis grandan urson, disŝirantan ŝafon. La patro kaj amiko nur ridis, ke li havas grandan fantazion, ĉar ĉi tie ursoj ne vivas. Sed post semajno aperis en loka ĵurnalo informo, ke sur la insulo estis mortpafita granda urso, kiu mortigis kaj vundis multajn ŝafojn.
  • Norda tragedio - juna turisto foriris direkte al plej proksima kabano, sed en la neĝo li perdis direkton kaj neniam plu estis trovita
  • La viro kiu ŝatis brandon - tri drinkuloj marŝis tra la laplanda regiono kaj fordrinkis ĉiujn siajn botelojn da brando krom la lasta. Preterveturanta aŭtomobilisto proponis al ili por la botelo dudek markojn, poste kvindek kaj cent, sed ili rifuzis kaj forpelis lin. Poste ili diris: „Jen, viro kiu vere ŝatas brandon!“
  • Verda renkonto en Laplanda regiono - la aŭtorino kun geamikoj turistis en Laplando kaj kiam ili kafumis ĉe tendarfajro, subite tie aperis du italaj junuloj, tute mortlacaj. Ili ne komprenis ilian rakontadon, sed kiam la studentoj demetis siajn surtutojn, ili havis insignon kun verda stelo sur la jako. La aŭtorino ilin alparolis Esperante kaj la junuloj ĝoje klarigis, ke ili perdis kompason kaj jam la tutan tagon senespere vagis tra la pejzaĝo, ĉiam denove renkontante la saman boacaron, ĝis ili fine ekvidis ilian fajron.
  • La Reĝino de Laplando - veturante en aŭtobuso al Johanofesto, ili kunprenis maljunan virinon, avinon Maaret, kun ŝia nepeto. La maljunulino rakontis, ke ŝi estas vidvino post lapona reĝo kaj ke ŝi heredis multajn boacarojn post li. Nur post unu jaro la aŭtorino eksciis, ke Maaret estas fama almozulino, kiu la tutan fabelon pri sia „reĝineco“ elpensis.
  • Printempo penetras en vilaĝon - lapona amikino vizitis la aŭtorinon en Helsinki kaj rakontis, kiel printempe transbordiĝis en Laplando la riveroj kaj inundis iliajn domojn. La vilaĝanoj rifuĝis sur la supron de monto, de kie savis ilin helikoptero.
  • Kiel Magga savis sian patrinon - dekjara Magga lasis malsanan patrinon hejme kun okjara fratineto kaj sesjara frateto kaj sola en boato nokte remis trans la lago Inari por alvoki helpon en la urbo Inari.
  • Epilogo - moderniĝo penetras en Laplandon, elpelas koboldojn, fantomojn kaj tradiciojn, sole la naturo ĉiam restas majesta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 365, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]