Universitato de Kioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kiota Imperia Universitato)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Universitato de Kioto
京都大学
Kyoto university.jpg
Informoj
fondodato 1897
speco ŝtata
Situo
urbo Kioto, Japanio
Diversaĵoj
retejo kyoto-u.ac.jp
Information icon.svg
vdr

La universitato de Kioto (japane 京都大学, Kyōto Daigaku) estas inter la plej grandaj kaj plej prestiĝaj universitatoj de Japanio. La universitato havas tri kampusojn: Kampuso Joŝida en la kvartalo Sakjo-ku de Kioto, Kampuso Uĝi en Uĝi kaj kampuso Katsura en la kvartalo Niŝikjo de Kioto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato estis establita en 18-a de junio 1897 kiel Imperia Universitato de Kioto. Estis la dua universitato en Japanio, kies leĝa bazo estis la Imperia dekreto #209. En 1899 fakultatoj pri juro kaj pri medicino estis fonditaj. En decembro de la sama jaro, la universitata biblioteko kaj la universitata hospitalo malfermis siajn pordojn. En 1926 aldoniĝis instituto de kemiaj esploroj. En 1947 la universitato estis renomita Universitato de Kioto. Ekde 1949, preskaŭ ĉiujare novaj fakultatoj, esploraj stacioj kaj laboratorioj estis malfermitaj. En 1997, la universitata muzeo malfermiĝis.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

En 2016 la universitato estis dividita en 10 fakultatoj:[1]

Ekzistis 17 postdiplomaj altlernejoj, 13 esplorinstitutoj kaj 28 esplorcentroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]