Knutwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Knutwil-Dorf)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Büron-Bad Knutwil (stacidomo) kaj St. Erhard-Knutwil (stacidomo).
Knutwil
Blazono de Knutwil
Lago de Mauensee rigardo al Sankt-Erhard (komunumo Knutwil)
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 11′ 59″ N 8° 4′ 20″ O / 47.19972 °N, 8.07222 °O / 47.19972; 8.07222 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 59″ N 8° 4′ 20″ O / 47.19972 °N, 8.07222 °O / 47.19972; 8.07222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1697
Areo 9,78 km²
Alteco 541 m super marnivelo
Poŝtkodo 6212 Sankt-Erhard
6213 Knutwil
Komunumkodo 1089
Mapo de Knutwil
vdr

Knutwil estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1697 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Knutwil situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Suro. La komunumo Knutwil konsistas el la partoj Bad Knutwil, Eriswil, Hitzligen, Knutwil-Dorf, Sankt-Erhard, Schaubern kaj Wolen. Sankt-Erhard situas ĉe la suda bordo de la Lago de Mauensee.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,74 km², de kiuj 20,0% estas kovritaj de arbaro, 69,0% servas por agrikulturo kaj 10,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Knutwil limas en nordo al Triengen, en nordoriento al Büron, en oriento al Geuensee, en sudoriento al Sursee, en sudo al Mauensee, kaj en oriento al Dagmersellen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo St. Erhard-Knutwil situas for de la centro de Knutwil inter Mauensee kaj Sankt-Erhard. La vilaĝoj mem atingeblas per la buslinio de Sursee al Uffikon dumtage kaj dumnokte per laŭmenda buso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, kiu pasas tra la teritorio de la komunumo, troviĝas sudoriente en Sursee en distanco de 9 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Knutwil datiĝas el la jaro 1050 kiel Gnuthwilare.

Dum mezepoko la alta jurisdikcio apartenis al la Habsburgoj kaj la malalta al ties vasaloj, la senjoroj de Froburgo. Grafo Hartmann de Froburgo vendis en 1280 la privilegiojn de la Froburgoj al Markwart de Ifenthal, kiu ilin donacis en la sama jaro al la Abatejo de Zofingo. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la altan jurisdikcion de la Habsburgoj, kaj en la jaro 1579 Lucerno akiris en la kadro de tereninterŝango inter Berno kaj la Monaĥejo Sankt-Urbano ankaŭ la malaltan jurisdikcion. La urbo Lucerno tiam kreis la kamparvoktejon Knutwil, al kiu siatempe apartenis ankaŭ la hodiaŭa komunumo Mauensee. Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la lucernaj kamparvoktejoj estis dissovitaj. Dum kvin jaroj Knutwil nun apartenis al la helveta distrikto Sursee, kiu fariĝs en 1803 ofica distrikto de Kantono Lucerno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen