Kolumpipilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumpipilo
Kolumpipilo
Kolumpipilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Pipilo
Specio: P. ocai
Pipilo ocai
(Lawrence, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kolumpipilo (Pipilo ocai) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj amerika genro de Pipiloj, kiu enhavas pliajn 7 aŭ 8 speciojn.

Ĝi estas endemia de la centra kaj suda Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj. Ĝi distribuiĝas laŭlonge de la Novvulkana Montaro, la Suda Sierra Madre kaj la Miksteka Montaro, en altaj zono de modera klimato, en arbaroj ĉefe de koniferoj.

Ĝi estas inter la pipiloj plej grandaj de Meksikio, kun gamo de 20 al 21,5 cm. La dorso kaj vosto estas olivecverdaj, dum la flugiloj havas pli verdecan nuancon; la kovrilplumoj de la subvosto kaj de la krono estas ruĝecaj (brikkoloraj). Ĝi havas tre buntan kapobildon konsistantan el la ruĝecbrika krono kaj el nigra masko kiu kovras ties okulojn kaj vangojn; super la masko estas fajna blankeca al helgriza strio, kiu foje ne aperas en kelkaj individuoj. La gorĝo estas tre blanka, kaj limas sube kun la brusto per nigra kolumo, kio havigas al la specio la komunan nomon. La beko estas malhelgriza al nigreca kaj la kruroj malhelrozkoloraj.

Pro ties karakteroj, ĝi estas ege simila al la Atlapetes brunneinucha, sed tiu havas la nigran kolumon ege pli fajna.

Tiu specio kapablas hibridi kun ties proksima parenco la Makulpipilo, kies idaro estas individuoj de nigra vizaĝo, ruĝecaj krono kaj flankoj, kaj nomataj en Birdobredado kiel Pipilo ocai x maculatus.

Referencoj[redakti | redakti fonton]