Komisiono pri Virina Agado
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekde la fino de la 70-aj ĝis la fino de la 80-aj jaroj funkciis Komisiono pri Virina Agado de UEA (KVA). La UEA-komisiono por Virina Agado de post tiam strebas helpi al virinoj-esperantistoj (kiel ili preferis ol "esperantistinoj") konigi al la mondo la sociajn problemojn de la virinoj kaj strebi al ties solvo. Ĝia agado estis malfacila, ĉar la esperantistoj vivas sub malsamaj vivkondiĉoj kaj je diversaj niveloj sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj.
Okazis ankaŭ diskutoj pri la internacieco de KVA. Pluraj ĝiaj kunlaborantoj skribis profunde pri la signifo por ili de la virina agado en kaj ekster la Esperanto-movado. En 1982 KVA petis informojn pri la historio kaj celo de Internacia Tago de Virinoj en diversaj landoj, kaj artikoloj pri tiu temo aperis i.a. en la revuoj "Sekso kaj Egaleco", "Paco", "Ankoraŭ sennoma gazeto" (Japanio) kaj "La Esperantista Laboristo" (Francio).
Inter 1979 kaj 1987 aperis la revuo "Sekso kaj Egaleco", redaktita de Anna Brennan (Anna Löwenstein). Ĝi publikigis novaĵojn pri virina agado ĉirkaŭ la mondo, artikolojn kaj leterojn el multaj landoj. En 1981, post internacia semajnfina renkontiĝo en Roterdamo, KVA starigis reton de 69 kunlaborantinoj en 40 landoj. Ili helpis en urĝa disdono de Esperanto-demandiloj pri la vivo de virinoj tra la mondo, kies rezultojn oni poste publikigis en la japana ĵurnalo "Mainahi simbun".
Je loka kaj landa niveloj KVA helpis aktivigi homojn en pluraj landoj. Krom la menciita enketo pro "Mainiĉi simbun", japanaj kunlaborantoj produktis 12 japanlingvajn numeroj de "Sekso kaj Egaleco" inter 1980 kaj 1983. Svedoj aranĝis Esperantan budon ĉe ekspozicio en Gotenburgo, "Virinoj kapablas" 1984. Bulgaroj partoprenis la landan pacagadon, i.a. lige kun la Virina Komisiono de Mondpaca Esperantista Movado (MEM) kaj ankaŭ en la triamonda okulhelpa agado de la nederlanda organizaĵo Agado E3.
En Roterdamo 1988 Kimie Markarian parolis pri la virina Esperanto-agado en Japanio. Ŝi kaj Sasaki Yasuko -- membroj de la Esperanta-virina asocio en Japanio -- promesis eldoni novan revuon "Esperantista virina agado", kaj ĝi aperis decembre 1988 en Esperanto kaj la japana lingvo. En ĝi estas artikoloj de aŭtoroj el diversaj landoj. Maria Taŝeva sugestis, ke KVA devis helpi al esperantistinoj en Afriko aktivigi ilin. Estis domaĝe, ke en la UK-oj de Varsovio kaj Roterdamo partoprenis nur viroj el Afriko. Krome, nekompareblajn malfacilaĵojn travivas virinoj en iuj landoj, precipe en la tria mondo.
Okazis seminario en Germanio 1989, kiun organizas la prezidanto de KVA E. Bormann. Dum la virina kunveno en la 74-a UK en Brajtono estis prelego: "La rolo de la virino por atingo de la paco". Post tiu, la Komisiono pri virina agado de UEA ekzistis nur surpapere, malgraŭ ĉiujare oni kunvenis en UK-oj. Same en gravaj kunsidoj pri Virina Agado oni partoprenis, nome dum internacia kongreso de virinoj kiu estis aranĝita en Pekino en 1995.
Renaskiĝo en 2024
[redakti | redakti fonton]Unua renkontiĝo okazis la 18-an de majo 2024. Partoprenis 12 virinoj el 4 kontinentoj. La 25-an de majo 2024 la Estraro de Universala Esperanto-Asocio aprobis la renaskiĝon kaj konsiston de tiu nova Komisiono. Pliaj kunvenoj okazis rete : la 29-an de junio kaj la 17-an de julio 2024.
La Komisiono konsistas el Malgosia Komarnicka el Pollando, Alessandra Madella el Italio / Ĉinio, D-ino Miora Raveloharison el Madagaskaro kaj Ariadna Garcia Guttierez el Kubo. Kvina membro Prof. D-ino Gong Xiaofeng "Arko" zorgas pri la ligo al la Estraro de UEA. [1]
En sia kunsido de la 8-a de septembro 2025 la Komisiono decidis pri gvidlinioj por sia agado :
ĜENERALAJ AGADLINIOJ.
- 1. Grupigi kaj kunlaborigi virinojn.
- 2. Kolekti kaj konigi informojn pri virinaj vivkondiĉoj.
- 3. Kapabligi virinojn en diversaj kampoj.
- 4. Kreskigi respekton al knabinoj kaj virinoj.
- 5. Serĉi kontaktojn kun naciaj virinaj grupoj.
Iuj personoj, kiuj volas partopreni, esprimi sin, rakonti pri sia vivo, povas kontakti la Komisionon uzante jenan adreson : virina-agado@groups.io.
Aktivecoj en 2025
[redakti | redakti fonton]La 8-an de marto okazis evento kun diversaj prelegoj. „ESTI VIRINO” –> Mirejo Grosjean (Svislando). „LIDJA ZAMENHOF” –> Martha Otto (Germanio). „PIONIRINOJ DE ESPERANTO – Anna Elisa Tuschinski" -> Małgosia Komarnicka (Pollando). „TEMPO RABITA” (la teatraĵo pri Lidja Zamenhof) –> Luiza Carol (Israelo) „SEKSO KAJ EGALECO” – Anna Lowenstein (Britio). „VIVO DE VIRINOJ EN AFRIKO” –> Miora Raveloharison (Madagaskaro). „RONDIRANTA RAKONTO” –> Alessandra Madella (Italio / Ĉinio).
La 25-an de majo okazis vasta forumo kun prelegoj, dancoj kaj diskutoj. Malgosia Komarnicka raportis pri la unua agadjaro per mallonga resumo. La membroj de la Komisiono, ĉiu pri sia lando, raportis pri la evoluo de la socia pozicio de la virinoj. La komisionaninoj lanĉas du temojn: 1. Ĉu en via lando virinoj devas lukti, volas lukti, povas lukti por agnosko de siaj rajtoj? 2. Virinoj pli facile esprimas siajn emociojn ol viroj. Ĉu ni devas kuraĝigi virojn esprimi siajn emociojn?
Aŭguste kadre de UK la Komisiono prezentas: Miora Raveloharison kantas 2 kantojn de Luiza Carol. Arko kaj Malgosia Komarnicka prezentas la kreadon kaj aktivecojn de la Komisiono. Mirejo prelegas pri virinoj, en ombro aŭ en lumo. Mirejo gvidas debaton pri sia temo partoprenigante la publikon. Alessandra Madella prezentas ion, anoncota temo. Arko prelegas pri la situacio de ĉininoj kaj ties onta evoluo. Alexandrine Omba sendis filmon pri virinoj en Afriko. Fina kanto kun danco kaj danco de ĉiuj kune.
Decembre kadre de Virtuala Kongreso la Komisiono prezentas MOZAIKON pri la situacio de Homaj Rajtoj, Virinaj Rajtoj tra la mondo. Malgosia Komarnicka pri vasta trarigardo tra la Historio. Mirejo Grosjean pri Sauda Arabio. Malgosia pri virina kongreso en Pollando. Alexandrine Omba, DR Kongo, filmo Ileana Schroder, Danlando. Andrea Svubova, Ĉeĥio. Ranja Lydie Zafinifotsy, Madagaskaro. Rodica Todor, Rumanio. Alessandra Madella, Italio ; virinoj tendencas agi dekstre. Mirejo, Svislando. Tieko Ishikawa, Japanio.
Aktivecoj en 2026
[redakti | redakti fonton]La 8-an de marto la Komisiono decidis honori la verkiston kaj filmiston Roman Dobrzynski el Pollando per prezentado de lia verko URSULA, vivrakonto de Ursula Grattapaglia. Sekvis intervjuoj kun Ursula, Malgosia Komarnicka, Wera Blanke, Mireille Grosjean.Partoprenis 27 personoj, virinoj kaj viroj.
La 25-an de majo okazos evento kun temo "Sano, korpo, flegado de virinoj" kun prelegoj de D-ino Margaret Zaleski-Zamenhof, D-ro Christoph Klawe, prezidanto de UMEA, D-ino Ruth Kevess-Cohen kaj aliaj.
La 30-an kaj 31-an de julio, ĵus antaŭ Universala Kongreso de UEA en Graz, Aŭstrio, okazos la Unua Kongreso de Virinoj de UEA.
Okaze de la Virtuala Kongreso de UEA en novembro okazos ankaŭ evento organizota de la Komisiono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu Revuon Esperanto julio-aŭgusto 2024 paĝo 149