Komunumo de portugallingvaj landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komunumo de Portugallingvaj Landoj (portugale: Comunidade dos Países de Língua Portuguesa, aŭ CPLP) estis kreita en Lisbono en julio 1996 por kunigi la sep portugallingvajn landojn kiu tiam ekzistis: Brazilon, Angolon, Kabo-Verdon, Gvineon Bisaŭan, Mozambikon, Portugalion kaj Sao-Tomeon kaj Principeon. La komunumo havas tri ĝeneralajn principojn: politik-diplomatia unuiĝo de siaj membroj; social-ekonomia, kultura, jura kaj teknik-scienca kunlaboro kaj pligravigo kaj divastigo de portugallingvon. Post sia sendependiĝo, Orienta Timoro eniris la organizon.

La komenco de KPL estis la kreo de Instituto Internacional de Língua Portuguesa (Internacia Instituto de Portugala lingvo), okaze de la Reunião de Cúpula de Chefes de Estado dos Países de Língua Oficial Portuguesa (Kupola Kunveno de Ŝtatestroj de Landoj kies Oficiala Lingvo estas la Portugala) en San-Luis, Maranjo en 1989. Tiu instituto, kies sidejo estas en Prajo, Kabo-Verdo, estas la unua formala ilo de KPL.

Strukturo de KPL

Ĝiaj decidaj organoj estas:

  • Konferenco de ŝtatestroj kaj registrarestroj dujara;
  • Konsulta Kunveno de Ministroj de Fremdaj Rilatoj ĉiujara;
  • Konsilio de Daŭra Akordigo monata;
  • Ekzekutiva Sekretario, daŭra.

Partoprenantaj landoj - mapo

Vidu ankaŭ