Kondoros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kondoros
Flago
Blazono
Poŝtkodo 5553
Vikimedia Komunejo: Kondoros
Retpaĝo: www.kondoros.hu

Kondoros [kondoroŝ] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en subregiono de Szarvas.

Stacidomo de Kondoros

Bazaj informoj

Geografio

Kondoros situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Békéscsaba, fine de fervojo el Mezőtúr. Budapeŝto troviĝas 184 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1229. La vilaĝo senhomiĝis pro la kontraŭturkaj bataloj. Poste dise farmoj formiĝis en la 17-a jarcento, krome laŭ la vojo ĉardo (popola gastejo). Tiu ĉardo rolas en populara hungara kanto. Baldaŭ apude ĝendarmejo konstruiĝis. Ambaŭ domoj iĝis ĝermo de la naskiĝonta vilaĝo, kiu refondiĝis en 1875. La rumanoj okupis la komunumon en 1919. Kondoros urbiĝis en 2013.

Vidindaĵoj

En 1884 romkatolika kapelo, en 1887 Luterana preĝejo (Kondoros) kun turo 50 m-ojn alta konstruiĝis.

Famuloj

Famaj nomportantoj