Konferenco pri la Arkta Oceano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La inaŭgura Konferenco pri la Arkta Oceano (angle: Arctic Ocean Conference okazis en Ilulissat, Gronlando de la 27-a ĝis la 29-a de majo 2008. Kvin landoj (Kanado, Danujo, Norvegujo, Rusujo kaj Usono) diskutis pri solvoj por la Arkta Oceano.[1]

Tiu kunveno estis grava pro siaj planoj por media regulado, mara sekureco, mineralo-elfosado, polusa nafto kaj transporto.[2] Antaŭ la fino de la konferenco la partoprenantoj anoncis la deklaracion de Ilulissat.[3]

La konferenco estis la unua je ministra nivelo, kiu inkluzivis kvin landojn.[4]

La fandiĝinta glaciejo de Ilulissat estis konvena fono al la konferenco.[5] Partoprenis jenaj ministroj:

Kontroverso[redakti | redakti fonton]

Kontroverson kaŭzis la fakto, ke iuj membroj de la Arkta Konsilio partoprenis, sed aliaj ne, kiel indiĝenaj popoloj, Finnlando, Islando kaj Svedujo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]