Kongregacio por la klerikaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Kongregacio por la klerikaro havas sian sidejon en la Palaco de la kongregacioj, 3, Placo Pio la 12-a, (maldekstre de la foto) apud Placo Sankta Petro.

La Kongregacio por la klerikaro (Congregatio pro clericis) estas unu de la Kongregacioj de la Roma Kurio, kiuj disvolvas la funkcion de ministerioj de la Apostola Seĝo.

Historiaj sciigoj[redakti | redakti fonton]

Tiu kongregacio naskiĝis kiel Sanktega Kardinalarkongregacio de la Koncilio, starigita de papo Pio la 4-a (1559-1565) per la apostola konstitucio Alias Nos de 2-a de aŭgusto 1564, kun la tasko zorgi pri la korekta interpretado kaj la praktika aplikado de la normoj de la Koncilio de Trento. Gregorio la 13-a] (1572-1585) pliampleksigis ĝiajn funkciojn kaj per apostola konstitucio de la 22-a de januaro 1588 papo Siksto la 5-a (1585-1590) konfidis al ĝi la reviziadon de la decidoj de provincaj koncilioj kaj la ĝeneralan efektivigadon de la trentajn reformojn.[1]

La posta kreado de aliaj kardinalarkongregacioj limigis ĝian iam vastan respondeckampon, al kiu en 1917 la Kodo de Kanona Juro atribuis tiujn aferojn, kiuj koncernas la universalan disciplinon de la sekulara klerikaro.[2] Sed ĝi konservis la nomon de Kongregacio de la Koncilio ĝis la 15-a de aŭgusto 1967, kiam, per la apostola konstitucio Regimini Ecclesiae universae, papo Paŭlo la 6-a ŝanĝis tiun historian nomon al la aktuala. (Plioficiale oni nomis ĝin Sanktega Kongregacio por la klerikaro ĝis 1985, kiam oni ĉesis aldoni tiun adjektivon al la nomoj de la kongregacioj de la Roma kurio).[3]

Ĝiaj kompetentecoj estis denove definitaj per la apostola konstitucio Pastor Bonus, publikigita de Johano Paŭlo la 2-a en 1988 kaj siavice modifita de papo Benedikto la 16-a la 16-an de januaro de 2013 per la apostolaj leteroj Ministrorum institutio kaj Fides per doctrinam.[1]

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

La kongregacio traktas la sekvantajn kategoriojn de aferoj:[4]

  1. Iniciatojn favore al la sankteco kaj la ĝisdatiĝo intelekta kaj paŝtisma de sacerdotoj kaj diakonoj; kontroladon de la situacio de paroĥoj, kanonikaroj ktp.;
  2. Regadon de seminarioj kaj instigadon de vokiteco al la pastra servo;
  3. Administradon de ekleziaj posedaĵoj;
  4. Liberigon en unuopaj kazoj de la devoj alprenitaj per ordiniĝo.

Prefektoj de la kongregacio[redakti | redakti fonton]

  • Karlo Boromeo (1564–1565)
  • Francesco Alciati (1565–1580)
  • Filippo Boncompagni (1580–1586)
  • Antonio Carafa (1586–1591)
  • Girolamo Mattei (1591–1603)
  • Paolo Emilio Zacchia (1604–1605)
  • Francesco Maria Bourbon del Monte Santa Maria (1606–1616)
  • Orazio Lancellotti (1616–1620)
  • Roberto Ubaldini (1621–1623)
  • Cosimo de Torres (1623–1626)
  • Bonifazio Bevilacqua Aldobrandini (1626–1627)
  • Fabrizio Verospi (1627–1639)
  • Giambattista Pamphilj (1639–1644)
  • Francesco Cennini de' Salamandri (1644–1645)
  • Pier Luigi Carafa (1645–1655)
  • Francesco Paolucci (1657–1661)
  • Giulio Cesare Sacchetti (1661–1663)
  • Angelo Celsi (1664–1671)
  • Paluzzo Paluzzi Altieri degli Albertoni (1671–1672)
  • Vincenzo Maria Orsini de Gravina (1673–1675)
  • Federico Baldeschi Colonna (1675–1691)
  • Galeazzo Marescotti (1692–1695)
  • Giuseppe Sacripante (1696–1700)
  • Bandino Panciatichi (1700–1718)
  • Pier Marcellino Corradini (1718–1721)
  • Curzio Origo (1721–1737)
  • Antonio Saverio Gentili (1737–1753)
  • Mario Millini (1753–1756)
  • Giovanni Giacomo Millo (1756–1757)
  • Clemente Argenvilliers (1757–1758)
  • Ferdinando Maria de' Rossi (1759–1775)
  • Carlo Vittorio Amedeo delle Lanze (1775–1784)
  • Guglielmo Pallotta (1785–1795)
  • Tommaso Antici (1795–1798)
  • Filippo Carandini (1800–1810)
  • Giulio Gabrielli the Younger|Giulio Gabrielli (1814–1820)
  • Emmanuele De Gregorio (1820–1834)
  • Vincenzo Macchi (1834–1841)
  • Paolo Polidori (1841–1847)
  • Pietro Ostini (1847–1849)
  • Angelo Mai (1851–1853)
  • Antonio Maria Cagiano de Azevedo (1853–1860)
  • Prospero Caterini (1860–1881)
  • Lorenzo Nina (1881–1885)
  • Luigi Serafini (bishop)|Luigi Serafini (1885–1893)
  • Angelo Di Pietro (1893–1902)
  • Vincenzo Vannutelli (1902–1908)
  • Casimiro Gennari (1908–1914)
  • Francesco di Paola Cassetta (1914–1919)
  • Donato Raffaele Sbarretti Tazza (1919–1930)
  • Giulio Serafini (1930–1938)
  • Luigi Maglione (1938–1939)
  • Francesco Marmaggi (1939–1949)
  • Giuseppe Bruno (cardinal)|Giuseppe Bruno (1949–1954)
  • Pietro Ciriaci (1954–1966)
  • Jean-Marie Villot (1967–1969)
  • John Joseph Wright (1969–1979)
  • Silvio Oddi (1979–1986)
  • Antonio Innocenti (1986–1991)
  • José Tomás Sánchez (1991–1996)
  • Darío Castrillón Hoyos (1996–2006)
  • Cláudio Hummes (2006–2010)
  • Mauro Piacenza (2010–2013)
  • Beniamino Stella (2013–)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kongregacio por la klerikaro (retpaĝo de la Sankta Seĝo)
  2. Kodo de Kanona Juro (1917), kanono 258 §1
  3. Acta Apostolicae Sedis 1985
  4. Ĝis marto 2017, la retpaĝo de la Sankta Seĝo pri tiu kongregacio ne ĝisdatiĝis en la parto pri ties "profilo", ĉar ĝi ne atentas la ŝanĝojn faritajn de Benedikto la 14-a en 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]