Kongreso de Tibeta Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kongreso de Tibeta Junularo
ne-registara organizaĵojunulara politika organizaĵo
Komenco 7-a de oktobro 1970 vd
Lando(j) Barato vd
Sidejo Dharamsala
Fondinto(j) Tenzin Geyche Tethong • Tenzin Tethong • Lodi Gyari • Sonam Topgyal vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kongreso de Tibeta Junularo (tibete: བོད་ཀྱི་གཞོན་ནུའི་ལྷན་ཚོགས།, transliterumado Wylie: bod kyi gzhon nu’i lhan tshogs, angle: Tibetan Youth Congress) estas internacia eksterregistara organizaĵo de tibeta diasporo, fondita la 7-an de oktobro 1970 laŭ iniciato de Tenzin Geŝe Tethong, Lodi Gjari, Sonam Topgjal kaj Tenzin Namgjal-Tethong en Dharamsala en Barato. Ĝia ĉefa postulo estas akiro de plena suvereneco flanke de Tibeto, eĉ pere de perdo de la vivo. En sia programo ĝi decide forĵetas proponon de Strasburgo, prezentitan en 1987 de laq 14-a Dalai-Lamao, postulante bataladon, ankaŭ helpe de perforto, ĝis gajno de plena suvereneco. Areo, sur kiu devus esti konstruata venonta ŝtataneco estas, ekster Tibeta Aŭtonoma Regiono, ankaŭ teritorioj de etna Tibeto, enkorpigitaj post 1949 senpere al Ĉina Popola Respubliko.

Supera instanco de la Kongreso estas Centra Plenuma Komitato, kies membroj estas elektataj de Ĝenerala Asembleo por trijara kadenco. Permesebla estas unufoja reelekto.

La organizaĵo nombras 30 000 membrojn kaj posedas 81 filiojn en Barato, Nepalo, Bhutano, Norvegio, Kanado, Francio, Japanio, Aŭstralio, Usono kaj Ĉinio. De 1974 ĝi aperigas (tibete kaj angle) revuon "Rangzen".

Ĝiaj aktivistoj estas konataj de decida kritiko de la politiko de mezvojo, lanĉita de Centra Tibeta Registaro. Ili estas iniciatintoj de pluraj protestoj antaŭ ambasadejoj de Ĉinio en Nov-DelhioKatmanduo; antaŭ Somera Olimpiko en Pekino ili malhelpis trapason de stafeto kun olimpika fajro. Samtempe ili entreprenas agadon por fiksi kaj disvolvi demokratiajn mekanismojn inter elmigrantaro. En 1994 laŭ iniciato de la Kongreso oni fondis ununuran nuntempe agantan tibetan politikan partion – Nacian Demokratian Partion de Tibeto. Ĉina registaro konsideras Kongreson de Tibeta Junularo terorisma organizaĵo kaj akuzas ĝin i.a. pri provoko de sangaj tumultoj de Tibeto en 2008, kaj ankaŭ pri sinmortigaj atencoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]