Konrado de Wittelsbach
Konrado de WITTELSBACH (naskiĝis ĉ. 1120/1125, mortis la 25-an de oktobro 1200 en Neustadt an der Aisch) estis ĉefepiskopo de Majenco (1161–1165 kaj 1183–1200) kaj de Salcburgo (1173–1183), krome kardinala episkopo de Sabina (1166–1200) kaj regna arkikanceliero.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante pli juna filo de Oto la 4-a (palatinata grafo bavara), la konrada destino jam frue estis eklezia. Post edukado ĉe la katedralkonvento salcburga li studis en Parizo aŭ Bolonjo. Poste Konrado fariĝis katedralkapitulano en Salcburgo. Imperiestro Frederiko la 1-a nomumis lin en Lodi princo kaj ĉefepiskopo de la majencanoj, pro la imperiestra fideleco de ties pli maljuna frato kaj ĝenerale pro parenceco. Unue Konrado subtenis la eklezipolitikon imperiestran, sed jam en 1164 li pli favoris la poziciojn de papo Aleksandro la 3-a, malamiko frederika dum skismo. Al li li ĵuris obeemon ricevonte oficialan konfirmon pri la regado majenca. Tiel Konrado intence sufokis la emon de neekleziuloj superi. Ĉar la imperiestro en majo 1165 volis perforti Konradon akcepti la kontraŭpapon, Konrado ekziliĝis Francujon al papo Aleksandro. Tie li amikiĝis kun ĉefepiskopo Thomas Becket.
Lia sekvanto Majence fariĝis, laŭ frederika ordono, la tiea katedralpreposto Christian von Buch. Tamen konsekris papo Aleksandro sian ofereman sampartianon Konrado en decembro 1165 en Romo je majenca ĉefepiskopo kaj donis lin la paliumon. Sekvis aliaj honoraj fare de la papo: kardinala pastreco de Sankta Marcelo en Romo (decembro 1165); kardinala episkopeco de Sabina (printempo 1166); episkopeco de Sora (1167–1174). Tioma kumolo da oficoj ĝis tiam konsideriĝis nekanona. Inter 1169 kaj 1176 Konrado estis oficiala sendito de la Sankta Seĝo. Post la Packontrakto de Venecio (aŭgusto 1177; kun pentofaro de Frederiko), Konrado devis - intertempe - rezigni pri majencaj deĵoroj ricevonte rekompence la regadon je Salcburgio. Krome, Konrado estis daŭra legato por sia eklezidistriko. Salcburge li malhelpis la volon de la gurk-anoj iĝi memstara episkoplando. En 1183, post la morto de Christian kaj post rezigno pri suvereneco salcburga, Konrado rajtis reveni Majencon. Konrado partoprenis ĉiujn gravajn decidojn tutregnajn interparolante en imperiestra nomo kun kurianoj. Majence okazis diboĉaj kortegaj asembleoj: 1184 kaj 1188 (kunvenoj Curia Jesu Christi).
Dum la tria krucmilito li konsiladis reĝon Henriko la 4-a. En 1195 olda Konrado mem gvidis la krucmilitemulojn; ĉi ekspedicion li sekurigis perante en 1196 la elekton de Frederiko la 2-a. Kiam, post ties morto, elektiĝis reĝoj Filipo de Ŝvabio kaj Otto de Brunsvigo, Konrado preferis reveni al Eŭropo en 1199. Vane li klopodis konvinki al ambaŭ abdiki; tamen Konrado ne apogis la kontraŭŝtaŭfan politikon de papo Inocento la 3-a. En somero 1200 Inocento petis lin trankviligi kverelojn en Hungarujo pri reĝa tronsukcedo.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Kontraŭe al sia antaŭulo Christian en Majenco, por Konrad plej gravis la animzorgada flanko de episkopeco. Li ankaŭ helpis la laboron de ordenoj, ekz. de la cistercianoj kaj aŭgustenanoj; li estis bona juĝisto kaj liturgia eksplikanto kaj diligenta konstruiganto (kp. katedralerojn de Salcburgo kaj Majenco). Krome li tre engaĝiĝis en la teritoria etendigo de Majencujo. Li taksatas la ununura grava germana princo, kiu dum la kverelegoj inter la papo (Aleksandro) kaj la germana reĝo (Frederiko Ruĝbarbulo) malferme poris la interesojn de la ĉefpontifiko.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Oehring, Siglinde: "Konrad I. von Wittelsbach" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 12 (1980), p. 510-511