Konservatorio Muttart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konservatorio Muttart
botanika ĝardeno [+]

LandoKanado
RegionoAlberto
SituoEdmonton
- koordinatoj53° 32′ 7″ N, 113° 28′ 37″ U (mapo)53.5352-113.477Koordinatoj: 53° 32′ 7″ N, 113° 28′ 37″ U (mapo)

ArkitektoPeter Hemingway

Estiĝo1976

Konservatorio Muttart (Alberto)
Konservatorio Muttart (Alberto)
DEC
Konservatorio Muttart
Konservatorio Muttart
Lokigo de Alberto en Kanado
Map
Konservatorio Muttart

Vikimedia Komunejo:  Muttart Conservatory [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Konservatorio Muttart estas botanika ĝardeno en la valo de la Norda Saskaĉevano, el la urbocentro de Edmonton, Alberto, Kanado. Ĝi estas unu el la plej bone konataj lokoj de Edmonton, kaj la konservatorio konsistas el tri urbo-funkciataj forcejoj, publikaj ĝardenoj, same kiel kvar rimarkindaj piramidoj por ekspozicio de plantospecioj trovitaj tra tri biomoj, kaj la kvara piramido estas hejmo de laŭsezona elmontrado. Kvina minora lukohava piramido brilas centre.

La unika strukturo de la konservatorio, desegnita de la arkitekto Peter Hemingway, estas komponita de kvar vitraj piramidoj konstruitaj ĉirkaŭ centra servokerno. La du plej grandaj piramidoj estas 660 kvadratajn metrojn grandaj, kaj la du mezgrandaj estas 410 kvadratajn metrojn grandaj.

Aliaj instalaĵoj estas subĉiela laŭbo, donacvendejo kaj kafejo Culina Muttart, kiu servas kelkajn menuerojn kuiritajn kun lokaj ingrediencoj, kiel herboj kaj saladlegomoj el la forcejoj.

La tuta instalaĵo, posedata kaj funkciata de la urbo Edmonton, estas ankaŭ populara loko por specialaj eventoj, kiel nuptoj. La konservatorio trapasis renovigon de 6.3 milionoj da usonaj dolaroj kiu estis kompletigita en Junio 2009.

Fotaro[redakti | redakti fonton]