Konstrui reciprokan kompreniĝon pere de multlingvismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konstrui reciprokan kompreniĝon pere de multlingvismo estis kunsido de neregistaraj organizaĵoj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, kiu okazis virtuale la 12-an de junio de 2023. Ĝin kunvokis la Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj kaj la Studogrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj kaj organizis Francis Hult kaj Humphrey Tonkin. Krom reprezentantoj de NRO-j partoprenis diplomatoj, tradukistoj, kaj sciencistoj. Tri prelegoj - fare de Tonkin, Hans Becklin, kaj Mark Fettes - okazis en Esperanto. La aliaj prelegantoj uzis la araban, anglan, francan, hispanan kaj rusan lingvojn. Realtempa interpretado okazis en Esperanto (kunordigite de UEA) kaj en ĉiuj oficialaj lingvoj de UN.

UEA prezentis la kunsidon en gazetara komuniko kiel "la plej fortikan ĝisnunan utiligon de Esperanto en kunveno de gvidantoj kaj koncernatoj de Unuiĝintaj Nacioj". Laŭ UEA la celoj de la kunsido estis konsciigi pri la graveco de multlingveco kaj lingva egaleco en internaciaj rilatoj kaj sekve la utilo de Esperanto por forigi lingvan diskriminacion, kaj akiri respekton por Esperanto en UN-rilataj organizoj.[1][2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Esperanto estis uzata en grava kunveno de gvidantoj de Unuiĝintaj Nacioj". [1]
  2. Charters, Duncan. 2023. "Aliroj al strategiaj laborplanoj: resume kun detalo pri la kvara." Esperanto 1381 (7-8), p. 156.
  3. Libera Folio. 2023. "Esperanto estis uzata en virtuala UN-kunsido"