Konvento Vorau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sekcio kirka
Konvento Vorau sur bildkarto (ĉirkaŭ 1940)

Konvento Vorau (germane: Augustiner-Chorherrenstift Vorau, latine: Canonia Voroviensis) de la aŭgustenanoj (branĉo de la regulaj kanonikoj) troviĝas en la nordeosta parto de Stirio (Aŭstrio), en la komunumo Vorau.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵa enirejo
Kirko kaj konvento, panoramo

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Origino klostra estis fonditaĵo de margrafo Otokaro la 3-a (Stirio) el la jaro 1163 kiu transdonis tiuokaze siajn posedaĵojn en nordeosta Stirio inter la regionoj Wechsel kaj Masenberg al la ĉefepiskopo salcburga.[1] La unuaj ordenanoj venis el Salcburgo kaj Seckau. Post la detruo de la tuta konvento en la jaro 1237-a faritis rapida rekonstruo. La habsburga reĝo Rudolfo la 1-a subskribis en 1277 protektdokumenton por la konvento. Nova fajrego malfeliĉe en 1384 damaĝis multon. En 1452 cedis papo Nikolao la 5-a al la prepostoj de Vorau la eksterordan rajton porti dum festaj liturgiaĵoj pontifikajn insignojn. La romia-germana imperiestro Frederiko la 3-a proponis al la konvento en 1453 la ĝis nun uzatan blazonon kaj rajtigis la konventanojn ekipi armilejon propran. Pro la daŭra minaco turka preposto Leonardo de Horn ordonis la alikonstruon de la konvento je burgon klostran kun akvofosejo, remparo kaj levoponto.

Ĝis la neniiĝo en la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la inter 1503 kaj 1505 furiozanta pestepidemio nur en la paroĥujo de Vorau mortis 800 homoj. Fare de imperiestro Maksimiliano la 1-a donitis al la konventanoj landtribunalan potencon kun pun- kaj pendumilad-privilegion. Post la morto de abato Geyers en 1542 minacitis, dum Reformacio kompleta neniiĝo klostra, ĉar restis nur ununura kanoniko. Tiu krizo finitis nur en 1544 post kiam nomumitis nova konventestro. Nova kontaĝa malsano amasa en 1598 mortigis 611 homojn. Ĝis 1635 faritis ampleksaj novkonstruoj. Por la enloĝantaro konventestro Matthias Singer provizis en 1651 modernan apotekon. Inter 1660 kaj 1662 estis novkonstruo de la kirko; la malnova estrarejo malkonstruitis en 1727 en la kuro de novkonstruo de la uesta kaj la norda sekcioj. en 1736 kalkulitis la plej alta enloĝanta numero de la konvento kun 46 anoj. En 1778 instalitis baza mezlernejo enklostre; inter 1812 kaj 1817 ekzistis surloke gimznaio kaj inter 1839 kaj 1843 privata gimnazio kun kantista trejnkursaro. La remparoj malfaritis en 1844 kaj la akvofoso parte plenigitis tiel ke la konvento pli kaj pli perdis sian imponan burgan karakteron.

Elektrismo venis enklostren en 1920. Pro financaj problemoj dum la krizaj 1920-aj jaroj de la Granda Depresio multaj artistaĵoj devis esti forvenditaj en 1924.

Tempo nacisocialisma[redakti | redakti fonton]

Post la t.n. Anschluss la klostro restis netuŝita ĝis aŭtuno 1938. En la 19.4.1940 ĉio konfiskitis kaj la tuto alinomitis Burgo Vorau.[2] La kanonikoj devis forlasi sian konventon estontan rekte sub nacisocialisma administrado. Krom tri monakoj, kiuj rajtis resti en Vorau, ĉiuj ekziligitis, almenaŭ en alian distrikton. Loĝejon serĉi por si devis ili mem.[3] En la 4.10.1940 ĉiuj posedaĵoj iĝis ŝtataj kaj historie estis tiam la unua fojo ekde la fondo en 1163 ke la konvento ĉesis ekzisti.[4] En la eksta konvento malfermitis NAPOLA-elitlernejo nacisocialisma. Kaŭzoj oficialaj por tiaj barbaraj agoj estis ankaŭ riproxitaj seksperfortoj je knaboj kaj knabinoj.[5] Preparlaboroj por tia alifunkciigo rapida estis estinta jam en la 7.5.1930. En junio/julio 1940 okazigitis manovro tutgermana NAPOLA-ana.[6] Sed en printempo 1945, kiam la aliancanoj alproksimiĝis kaj lernantoj kaj lernigantoj de NAPOLA-Vorau kiel eble plej rapide fuĝis.[7] Estro lernejo (meklenburgano) eĉ planis ŝanĝi la preĝejon belegan en sporthalon.[8] kio malhelpitis ankaŭ fare de la landa konservisto Walter von Semetkowski.[9]

Incendio 1945[redakti | redakti fonton]

En la 24.4.1945 brulkonsumiĝis partoj konventaj pro sovetia bombado.[10] Akva malabundo kaj malnovaj estingiloj malebligis rapidan fajroestingon.[11] Damaĝitis precipe ekonomiaj ejoj kaj turoj kelkaj. El la biblioteko translokitis multaj inkunabloj, dokumentoj kaj libroj. Altvaloraj artistaĵoj troviĝis en diversaj ejoj en Graz. Redono postmilita ne facilis. Kelkaj aferoj ĝis nun ne troveblis.[12]

Historio nova[redakti | redakti fonton]

Konvento Vorau elaere

Post reveno monakara en la 27.5.1945 komenciĝis rekonstruo daŭronta ĝis la 1960-aj jaroj. Inter 1981 kaj 1987 restaŭradlaboroj diligentaj fariĝis ĉie; inter 1995 kaj 1997 konstruitis nova administradejo. Nuntempe la konvento posedas ĉ. 3400 hektarojn da grundo el kio estas 2900 hektaroj da arbaro. Pro siaj propraj enspezoj la konvento ne dependas de publikaj monoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas en Vorau, antaŭ ĉio el la tempo de baroko multaj elstaraj aferoj.

Kirko[redakti | redakti fonton]

Ĉefaltaro de la preĝejo

Konstruitis la preĝejo inter 1660–1662 laŭ planoj de Domenico Sciassia. Ekde 1700 estis aliaranĝo fare de la imperiestra inĝeniero Matthias Steinl laŭ stilo de la viena baroko floranta. Steinl dezajnis la ambonon temigantan la instruadon de Jesuo Kristo kaj la ĉefaltaron kun prezento de la ĉieliro de la Dipatrino. Ekde 1783 (sekularigo sub la regado de Jozefo la 2-a) la konventa kirko estas paroĥuja.

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

Konventa biblioteko

Gravegas la bonege konserviĝinta biblioteko de la konvento. La en 1731 finfarita salonego havas ĉ. 17.500 volumojn. Sume la monakejo havas pli ol 40 miloj da volumoj, inter kiuj estas 415 manuskripoj kaj 206 inkunabloj. Konata ege estas la t.n. Evangeliaro de Vorau (Vorauer Evangeliar) el la 12-a jarcento, la en 1467 skribita Popola biblio de Vorau (Vorauer Volksbibel( kun 550 miniaturaĵoj kaj la Manuskripto de Vorau (Vorauer Handschrift). La laste menciita estas la plej grava malnova kolekto manuskripta kun frumezgermana poezio, kvazaŭ unikaĵo. Tie estas ankaŭ la t.n. Imperiestra kroniko (Kaiserchronik), historio poetika ekde Julio Cezaro ĝis la Dua krucmilito.

Sakristio[redakti | redakti fonton]

Plafonpentraĵo en la sakristio

La sakristio estas vera juvelaĵo artista de la konvento; ĝia dum 1715/16 pentrita ornamaĵo ŝuldiĝas al la konventpentristo Johann Cyriak Hackhofer, fakte temas pri ties majstroverko. Sur tri vandoj videblas, ene de simplaj iluziaj kadroj, la dolorplena rozario. Sur la kvara muro admireblas falintaj anĝeloj: tie estas, kun ĉirkaŭantaj flamoj, diablaj estaĵoj kaj aliaj enloĝantoj de la [[inferno] kaj bildigo de personiigitaj homaj malvirtoj (maldonacemo, superbeco, drinkemeco, kalmunio. Meze de la eosta kaj tre hela plafono tronas Kristo sur ĉielarko. Ĉirkaŭ li grupiĝas sanktuloj de la Malnova Testamento kaj de la Nova Testamento krom venerantaj anĝeloj.

Klerigejo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1977 havas la konventon klerigejon pri religiaj aferoj kaj sekularaĵoj. Ĝi donas lokon al spektakloj kun maksimume 250 personoj.

La 55 prepostoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Liupold von Travesse 1163–1185
  • Bernardo la 2-a 1235–1237
  • Konrado la 2-a 1282–1300
  • Dietrich 1300–1304
  • Heinrich von Wildungsmauer 1350–1381
  • Konrado la 3-a de Neunkirchen 1382–1397
  • Johano la 1-a de Ŝvabio 1398–1419
  • Erasmus 1419
  • Johano la 2-a Straußberger 1419–1430
  • Leonhard von Horn 1453–1493
  • Augustin Geyer 1534–1542
  • Johannes Benedikt von Perfall 1594–1615
  • Matthias Singer 1649–1662
  • Philipp Leisl 1691–1717
  • Franz Xaver Sebastian Graf von Webersberg 1717–1736
  • Laŭrenco la 2-a Jozefo Leitner 1737–1769
  • Francisko el Sales la 1-a de Tauf(f)erer 1769–1810
  • Gottlieb Patriz Kerschbaumer 1838–1862
  • Prosper Berger 1920–1953
  • Gilbert Prenner 1953–1970
  • Rupert Kroisleitner 1970–2000
  • Gerhard Rechberger, ekde 2000

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pius Fank: Das Chorherrenstift Vorau. 2-a eldono. Vorau 1959.
  • Ferdinand Hutz: Stift Vorau im 20. Jahrhundert (2 vol)
  • Ferdinand Hutz, Peter Wind: Das Vorauer Evangeliar
  • Ferdinand Hutz (eld.): Die Vorauer Volksbibel. Faksimile-Wiedergabe aller 51 Seiten des Buches Exodus aus dem Codex 273 der Stiftsbibliothek Vorau. Mit einer Einführung. Akademische Druck- u. Verlagsanstalt, Graz 1986, ISBN 3-201-01337-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ferdinand Hutz (Hrsg.): Die Vorauer Volksbibel. Faksimile-Wiedergabe aller 51 Seiten des Buches Exodus aus dem Codex 273 der Stiftsbibliothek Vorau. Mit einer Einführung. Akademische Druck- u. Verlagsanstalt, Graz 1986, ISBN 3-201-01337-4, p. 7
  2. Augustiner-Chorherrenstift Vorau (eld.): Stift Vorau im 20. Jahrhundert 2. Vorau 2006, p. 103–105.
  3. Markus Johann Riegler (eld.): Augustiner-Chorherren und Augustiner-Chorherrenstifte Österreichs im Ringen mit dem Nationalsozialismus. Disertacio, Graz 1998, p. 107–108.
  4. Gilbert Prenner: 19. April 1940. Zur Aufhebung des Stiftes Vorau vor 40 Jahren. In: Vorauer Heimatblätter (1981) H. 3, p. 37.
  5. Markus Johann Riegler (eld.): Augustiner-Chorherren und Augustiner-Chorherrenstifte Österreichs im Ringen mit dem Nationalsozialismus. Diss. Graz 1998, p. 139.
  6. Markus Johann Riegler (eld.): Augustiner-Chorherren und Augustiner-Chorherrenstifte Österreichs im Ringen mit dem Nationalsozialismus. Diss. Graz 1998, p. 139–147.
  7. Hartmann Lorenz: Erinnerung an die letzten Tage des Krieges in Vorau im April und Mai 1945, Friedberg 1946. Pfarre Friedberg, p. 1.
  8. Walter von Semetkowski: Erinnerungen an Vorau. En: "Kleine Zeitung", 17.7.1963, p. 13.
  9. Ferdinand Hutz: Die Vorauer Stiftskirche als Hallenbad. En: Blätter für Heimatkunde 71 (1997), p. 84.
  10. Josef Gerngross: 1945. Die letzten Kriegstage in und um Vorau [Typoskript]. Vorau, Jänner 1977. Stiftsarchiv Vorau, Schuber 272, Fasc. 15, p. 5.
  11. Vorauer Marienschwestern. Faksimile der Chronik. Fünfter Teil [1937–1945]. Stiftsarchiv Vorau, p. 73.
  12. Augustiner-Chorherrenstift Vorau (eld.): Stift Vorau im 20. Jahrhundert 1. Vorau 2004, p. 163.
47.415.888888888889