Koramiko
Du koramikoj kune estas partneroj en amrilato, kiuj ne estas edz(in)oj. En kelkaj kulturoj[kiuj?] estas neakceptite havi amrilatojn antaŭ ol edz(in)iĝi aŭ kiam oni jam estas edz(in)o. Sed en tre multaj landoj en la pasinta jarcento pli kaj pli akceptiĝis havi amrilatojn antaŭ edz(in)iĝi, pro kio oni nun pli malferme parolas pri koramikoj. Ankaŭ plioftiĝis eksedz(in)iĝoj, kaj multaj eksedz(in)oj tiam dumtempe vivas en rilatoj sen edz(in)eco.
Oni teorie povas uzi la vorton koramiko por ambaŭ seksoj, ĉar la vorto amiko estas sekse neŭtrala radiko[1], sed praktike oni kutime uzas la vorton nur por viraj koramikoj, ĉar por inaj koramikoj oni kutime uzas la vorton koramikino.
Alternativo al la vorto "koramiko"
[redakti | redakti fonton]Apud la kutima esprimo "koramiko", ekzistas la samsignifa, sed tre malofte uzata, neologismo umiko. La proponantoj de "umiko" argumentas, ke "koramiko" tro longas, kaj ke ĝia signifo ne ĉiam estas klara. Ekzemple, en la esperantigo de Kalevala ĝi estas uzata kun la signifo "tre bona amiko":
- "Kara frato, koramiko, kamarado kunkreskinta".
Ankaŭ Marjorie Boulton uzas ĝin tiusignife, en la fina strofo de la poemo "Amiko amata", en la poemaro Eroj (p. 139):
- Amiko, frato, bona kamarado!
- en mia vivo nobla kaj unika!
- Inter la korpoj restos barikado,
- sed restu ĉiam tiel kor-amika!
Aŭ Ludovikito, en la komenca dediĉo de sia aŭtobiografia romano "pri nia pvz-ado":
- "al ĉiuj koramikoj, kiuj spirite kaj korpe bonvolis helpadi lin (...)".
Kontraŭantoj de la vorto "umiko" asertas, ke en la efektiva nuntempa lingvouzo "koramiko" tamen preskaŭ sisteme signifas amrilaton, kaj la vorton "umiko" nur malmultaj konas.
Do, kiel ĉe ĉiuj novaj vortoj, ĝia estonteco estas necerta. Eblas ankaŭ, ke ambaŭ vortoj estos alterne uzataj kiel "trajno/vagonaro", "pigra/mallaborema" aŭ "diferenco/malsameco".
Historio
[redakti | redakti fonton]La vorton "umiko" publike lanĉis la verkisto Jorge Camacho en la novelaro Ekstremoj. Li inspiris sin je la parol-uza vorto "umi", je la titolo de ies rakonto "La tago de la umsektoj", kaj je la Zamenhofa procedo modifi radikojn por ricevi novajn vortojn por konceptoj ofte (sed ne ĉiam) proksimaj aŭ similaj, tamen ne plene samsignifaj: "pezi/pesi", "koro/ĥoro" kaj tiel plu.
La historio de koramikeco en Hispanujo
[redakti | redakti fonton]Antaŭ pluraj jardekoj, en Hispanujo, ŝtato katolike sud-eŭropa, fianĉeco estis la stato antaŭa kaj prepara al edz(in)iĝo aŭ nupto, t.e. al la transiro de fraŭleco al nuptinteco.
Almenaŭ de post 1975, rezulte de multaj sociaj ŝanĝoj, nuntempaj paroj kutime unue ekzistas kiel koramikoj, ofte sed ne nepre kune vivantaj sub sama tegmento, dormantaj en sama lito. Koramikoj povas esti je ĉia aĝo, je ĉia sekso (samseksaj aŭ duseksaj rilatoj). Koramikeco ne implicas sindevigon al posta edz(in)iĝo. Ĝi povas eki kaj finiĝi relative facile kaj spontane, sen (multaj) formalaĵoj kaj kostoj. Estas normale, ke junulo havas plurajn sinsekvajn koramikojn[mankas fonto]; eblas ankaŭ kunhavi plurajn samtempe, sed tion oni rigardas malfideleco.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bertilo Wennergren (2016-05-26). Seksa signifo de O-vortoj (esperante). Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Alirita la 22-an de junio 2016.