Krásna Hôrka
Krásna Hôrka | ||
---|---|---|
burgo, palaco [+] | ||
Koordinatoj | 48° 39′ 30″ N, 20° 36′ 1″ O (mapo)48.65823620.600325Koordinatoj: 48° 39′ 30″ N, 20° 36′ 1″ O (mapo) | |
Estiĝo | 14-a jarcento | |
Krásna Hôrka | ||
Vikimedia Komunejo: Krásna Hôrka [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Krásna Hôrka (hungare Krasznahorka) estas konservita burgo situanta oriente apud la vilaĝo Krásnohorské Podhradie, 8 km de Rožňava. Ĝi estas slovaka nacia memoraĵo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sur la konusforma monteto estis konstruita originale en la 14-a jarcento gotika kastel-fortikaĵo, sed oni alikonstruis ĝin al fortikaĵo, pli poste al grandnobela loĝejo. En la fortikaĵo oni loĝis ĝis 1812. La lasta posedanto estis hungara grafo Dénes Andrássy, kiu alikonstruigis ĝin al familia muzeo kaj faris ĝin en 1906 vizitebla.
La renovigo de la burgo komenciĝis en 1946 kaj nun viziteblaj estas la malnovaj mebloj kaj aliaj loĝejaj aĵoj.
Dénes Andrássy konstruigis en 1904 en la vilaĝo Krásnohorské Podhradie por sia edzino maŭzoleon en secesia stilo kaj por tio li liveris el la tuta mondo marmoron. En la maŭzoleo troveblas la sarkofago de Dénes Andrássy kaj lia edzino Franciska. La hundoskulptaĵo estas verko de Alajos Stróbl.
La 10-an de marto 2012 la burgo bruliĝis. Bruliĝis tuta tegmento, nova ekspono en la gotika palaco kaj sonorilejo, sed ĉirkaŭ 90 elcentoj de raraj eksponaĵoj estas savitaj. Verŝajna kaŭzo estas herbobrulado fare de romaaj infanoj de proksima komunumo. [1]
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]En la ĉirkaŭaĵo estas vizitinda: Betliar (11 km), Dobšiná (32 km), Groto de Gombasek (20 km).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ SITA / TASR; TV Markíza (2012-03-11). Požiar hradu Krásna Hôrka zrejme spôsobili dvaja chlapci (12, 13) (slovake). Arkivita el la originalo je 2012-03-12. Alirita 2012-03-11.