Kryštof Harant z Polžic a Bezdružic
Kryštof HARANT z Polžic a Bezdružic (ĉeĥe, germane Christoph Harant von Polschitz und Weseritz, naskiĝis en 1564 en Klenová, ekzekutita la 21-an de junio 1621 Prago) estis ĉeĥa verkisto, nobelo, militisto, diplomato, vojaĝisto kaj muzikisto, ano de familio de Harantidoj el Polžice kaj Bezdružice.
En Vojaĝo el la Bohemia reĝlando al Venecio li priskribis sian vojaĝon al Venecio, Palestino kaj Egiptio. Muzikon li lernis en Innsbruck, en sia kastelo Pecka li havis propran muzikgrupon.
Inter 1600-1612 li estis ĉambelano de imperiestro Rudolfo la 2-a. En la jaroj 1618-1920 li batalis kontraŭ Habsburgoj en la insurekcio de protestantoj kontraŭ katolikoj. Post la malvenka batalo apud Prago li estis kondamnita al morto kaj ekzekutita kun 26 aliaj bohemiaj nobeloj en la Malnovurba Placo en Prago. Ĉiujn ekzekutis ekzekutisto Jan Mydlář.
Verkoj
- Putování aneb cesta z Království českého do Benátek a odtud po moři do země Svaté, země judské a dále do Egypta (Vojaĝo el la Bohemia reĝlando al Venecio)
El lia muzika verkaro konserviĝis motetoj Qui confidunt, Maria Kron kaj meso Dolorosi martyr.