Krystyna Krahelska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Krystyna KRAHELSKA, pseudonimo Danuta (naskiĝis la 24-an de marto 1914 en familia bieno en Mazurki apud rivero Szczara, nuntempa Belorusio — mortis la 2-an de augusto 1944 en Varsovio) – poetino, skoltino, etnografino, soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenantino de la Ribelo de Varsovio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en tipe intelektulara familio. Estis filino de Jan Krahelski, inĝeniero, poste oficiro de Pola Armeo, estro kaj vojevodo de Polesio, kaj Janina Bura, biologo. De 1928 aliĝis al skoltismo kaj dum 1929-1932 aktivis instruante antaŭskoltan infanaron. En 1931 partoprenis en Kunveno de Slavaj Skoltoj en Prago.

De oktobro 1932 studis geografion kaj historion, kaj poste etnografion ĉe Humanisma Fakultato de Varsovia Universitato. Kelkfoje prezentis regionajn kantojn antaŭ mikrofonoj de la Pola Radio en Vilno kaj Varsovio. Maje 1939 diplomiĝis.

Dum la jaroj 1936-1937 pozis al skulptistino Ludwika Nitschowa, aŭtorino de la monumento de varsovia Sireno.

Pri la monumento la aŭtorino mem diris: skulptita de mi vizaĝo de la varsovia Sireno estas vizaĝo de Kristino statuigita por ke oni ne povu facile rekoni Krinjon promenantan tra la varsoviaj stratoj, kio povus eble ŝin ĝeni. Ŝi ja iradis tra la varsoviaj stratoj rekta, alta, radianta per rideto de la interna juneca gajo kaj forto, preta al ĉio honesta, justa kaj bela.

La okupadon travivis en Varsovio kaj poste en Puławy.

Dum la varsovia ribelo estis flegistino de la 7-a Regimento de Lublinaj Ulanoj de la Enlanda Armeo kun la pseŭdonimo Danuta. La 1-an de aŭgusto dum savigo de vundita kolego mem estis vundita. Mortis la 2-an de aŭgusto. Enterigita ĉe la strato Polna 46, sed post la milito ŝiajn cindrojn oni transportis al la Tombaro ĉe Służew, str. Renety.

Laŭ ŝia nomo oni nomumis plurajn skoltajn teamojn en la tuta lando.

Kreado[redakti | redakti fonton]

De 1928 ŝi verkis versaĵojn kaj kantojn. La plej konatan kanton: Hej, chłopcy, bagnet na broń (Ho, knaboj, bajonetu la armilon) verkis januare 1943 por la soldatoj de Grupiĝinta Regimento Baszta (Kastelturo). Ĝi fariĝis la plej populara kanto de Pollando Batalanta kaj de la Ribelo de Varsovio. La teksto publikiĝis unuafoje en konspira revuo Bądź Gotów (Estu Preta) kaj poste represata kelkfoje en ribela gazetaro kaj du konspiraj antologioj Pieśni Podziemne (Subteraj Kantoj, 1944) kaj Śpiewnik Batalionów Chłopskich (Kantaro de Kamparanaj Batalionoj, oktobre 1944) kaj en multaj postmilitaj antologioj.

Dum la okupado estis konataj kaj kantataj ankaŭ ŝiaj du pli fruaj kantoj (verkitaj dum 1941-42) – Kołysanka (Lulkanto) kaj Kujawiak (Kujaviano) kaj ankaŭ versaĵoj: Polska (Pollando), Modlitwa (Preĝo) kaj Wiersz o Tobruku (Versaĵo pri Tobruk).

Post la milito oni eldonis du volumojn de ŝiaj versaĵoj kaj kantoj: Smutna rzeka (Trista rivero) kaj Wiersze (Versaĵoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]