Krzysztof Pigoń

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Krzysztof Pigoń (naskiĝis la 2-an de februaro 1925 en Vilno, mortis la 5-an de februaro 2001) – pola fizika kemiisto, profesoro de Vroclava Politekniko. Filo de la rektoro de Universitato de Vilno je la nomo al Stefan Batory - Stanisław Pigoń.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kemiajn studojn li finis en 1948 en Jagelona Universitato. Poste laboris kiel asistanto de Kazimierz Gumiński en Vroclava Universitato. Doktoran disertaĵon defendis en 1956. Jaron poste transprenis Katedron de Fizika Kemio. La titolon de profesoro pri kemiaj sciencoj akiris en 1970. Kunkreinto de la vroclava skolo de la kemia fiziko pri organika solido. Kunaŭtoro, kune kun Zdzisław Ruziewicz, de la lernolibro Chemia fizyczna (Fizika kemio).

En Pola Popola Respubliko informoj pri Krzysztof Pigoń estis cenzuritaj. En 1977 lia nomo troviĝis sur speciala listo de personoj sub aparta kontrolo de la cenzuro. Cenzorajn konsilojn pri li notis Tomasz Strzyżewski, kiu en sia libro pri komunista cenzuro publikigis informan noton el la 7-a de januaro 1977 de la Ĉefa Kontrol-Oficejo de Gazetaro, Publikaĵoj kaj Spektakloj. Direktivoj por cenzuristoj listigis lian nomon kun la notaĵo: "Ĉiaj provoj de popularigo en amaskomunikiloj (ĉiutaga gazetaro, radio, televido, soci-politikaj semajnrevuoj) de sube listigitaj personoj oni devas anonci al la gvidantoj de GUKPPiW". Cenzoraj konsilioj permesis nur publikaĵojn en specialiĝinta gazetaro, scienca kaj en multobligitaj lekcioj ktp.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • K. Pigoń, Über die Halbleitereigenschaften des Magnesiumarsenids Mg3As2, Helv. Phys. Acta, 41, 1104 (1968).
  • K. Pigoń, K. Gumiński, J. Vetulani, Półprzewodniki organiczne, WNT Warszawa, 1964.
  • K. Pigoń, H. Chojnacki, Anisotropy of electrical conductivity in imidazole crystals, Acta Phys. Polon., 31, 1069 (1967).
  • L. Komorowski, A. Krajewski, K. Pigon, Phase diagram and electrical conductivity in the binary system: picric acid – o-bromoaniline, Mol. Cryst. Liq. Cryst., 36, 337 (1976).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]